Subita eligo de gaso el lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bovo sufokita de gasoj de Nyos

Subita eligo de gaso el lago, ankaŭ referata kiel renverso de lagoeksplodanta lago, estas malofta speco de naturkatastrofo, en kiu CO2 subite eliĝas el profunda laga akvo kun minaco de sufokado de sovaĝa vivo, brutaro kaj homoj. Tia eligo povas ankaŭ kaŭzi cunamojn en la lago, ĉar la plialtiĝanta CO2 movas akvon. Estas opinio, ke terglitoj, vulkana agado kaj eksplodoj povas ekigi ĉi tian eligon. Specialaĵoj de ĉi tiaj lagoj:

  • CO2-saturita enenfluanta akvo.
  • Malvarma laga fundo, indikanta foreston de rekta vulkana interago kun lagaj akvoj.
  • Supra kaj suba varmecaj tavoloj kun diversaj CO2-saturigoj.
  • Proksimeco al areoj kun vulkana agado.


Historio de la eventoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun, ĉi tiu fenomeno estis observita nur dufoje. La unua estis en Kameruno je Monoun en 1984, kaŭzanta la sufokon kaj morton de 37 homoj loĝantaj apude. La dua eligo okazis je najbara Nyos en 1986, en ĉi tiu fojo estis elpremitaj pli ol 80 milionoj kubaj metroj de CO2 kio mortigis inter 1700 kaj 1800 homojn, denove per sufoko.

Pro al la naturo de la evento, estas malfacile difini ĉu subitaj eligoj de gaso el lagoj okazis aliloke. Tamen, la tria lago - Kivu enhavanta grandan kvanton de solvita CO2 ekzistas sur limo inter la Kongo Kinŝasa kaj Ruando. Specimeno de sedimento de la lago estis prenita de profesoro Robert Hecky de Universitato de Miĉigano kiu montris ke evento kaŭzis mortigon de loĝantaj estuloj en la lago proksimume ĉiu mil jaroj.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Por subita eligo de gaso el lago al okazu, lago devas esti saturita per gaso. En la du sciata okazoj, la ĉefa komponanto estis Oo2. Ĉi tiu CO2 venas de vulkana gaso eligita sub la lago, aŭ de malkomponigo de organika materialo akumulanta sur la fundo. Antaŭ ol lago estas saturita, ĝi similas al ankoraŭ ne malfermita gasita trinkaĵo: la CO2 estas solvita en la akvo. En ambaŭ okazoj - de la lago kaj de la trinkaĵo, CO2 estas multe pli solvebla se ĝi estas je pli alta premo. Ĉi tiu videblas kiam botelo de trinkaĵo estas malfermita la premo estas malgrandigita kaj la CO2 venas el solvaĵo. En okazo de la lagoj, la fundo estas je multe pli granda premo, kaj ju pli profunda ĝi estas des pli alta la premo esta ĉe la fundo. Ĉi tio signifas ke grandegaj kvantoj de CO2 povas esti solvita en granda, profunda lago. Ankaŭ, CO2 solvas pli bone en pli malvara akvo, kiu povas esti ĉe fundo de la lago. Tamen, kelkaj gradoj de temperatura diferenco estas ne sufiĉaj por solvi tiel grandan kvanton de CO2 kiel estas necese por subita eligo.

Iam la lago estas saturita kun CO2, ĝi estas je kritika kaj tre malstabila punkto, sed ekigilo estas bezonata por eki la eligon. Je la eligo je Nyos de 1986, terglitoj estata suspektaj kiel ekigilo. Sed ankaŭ reala vulkana eligo, tertremo, aŭ eĉ vento kaj pluvo estas alia eblaj ekigiloj. Ĉiukaze, la ekigilo puŝas la saturitan akvo pli supre en la lago, kie la premo estas nesufiĉa por konservi la CO2 en solvaĵo. Tiam liberigo de la gaso komenciĝas, kaj la akvo estas levita daŭre pli supre en la lago, kie la sekva porcio de la CO2 venas el solvaĵo. Ĉi tiu procezo formas kolumnon de gaso. Je ĉi tiu punkto la akvo je la fundo de ĉi tiu kolumno estas tirita supren, kaj ĝi ankaŭ perdas sian CO2. Ĉi tiu procezo verŝas CO2 en aeron, kaj ankaŭ movas la akvon je formo de cunamo.

Estas kelkaj kaŭzoj de tio ke ĉi tia speco de eligo estas tre malofta. Unue, tie devas al esti fonto de la CO2, do regionoj sen vulkana agado estas ne povas havi ĉi tiun speco de eligo. Ankaŭ, lagoj en modera klimato renversiĝas ĉiu printempo kaj aŭtuno, miksante akvon de la fundo kaj de la supro de la lago, do CO2 kiu akumuliĝas malsupre apud fundo de la lago estas movita al la supro kie la premo estas tro malgranda por ĝi restus en solvaĵo kaj do ĝi eskapas en la atmosferon. Ankaŭ lago devas esti sufiĉe profunda por havi premo sufiĉan por meti CO2 en solvaĵon. Do nur profundaj, stabilaj, tropikaj, vulkanaj lagoj kiel Nyos estas taŭgaj al subitaj eligoj de gaso el la lago.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la eligo okazas, granda nubo de CO2 formiĝas super la lago kaj disiĝas al la najbara regiono. Ĉar CO2 estas pli densa ol aero, ĝi koncentriĝas malsupre ĉe la grundo, dume forpuŝante spireblan aeron supren. Rezulte, vivaj estaĵoj, kiuj bezonas por spiri oksigenon, sufokiĝas, kiam la CO2-nubo atingas ilin.

Je Nyos, la gasa nubo fluis de la lago en apudan vilaĝon, mortiginte preskaŭ ĉiujn loĝantojn. En ĉi tiu okazo, iuj homoj 25 km for de la lago mortis. Ŝanĝo en haŭta koloro sur iuj korpoj gvidis sciencistojn al la opinio, ke la gasa nubo povas enhavi ankaŭ hidrogenan kloridon, sed ĉi tiu hipotezo estas disputata. Miloj da bovoj kaj da aliaj bestoj estis ankaŭ asfiksiitaj, sed oficiala kalkuloj ne estis faritaj. Aliflanke, plantoj apude estis plejparte ne damaĝitaj krom tiuj, kiuj kreskis senpere najbare al la lago. Tiuj plantoj estis damaĝitaj aŭ detruitaj per 5-metra cunamo de la fortega eligo.

Ebla solvaĵo: degasigo de lagoj[redakti | redakti fonton]

Degasigo de Nyos.

Estas penoj dum kelkaj jaroj al ellabori solvaĵon por forpreni la gason de ĉi tiaj lagoj kaj malebligi katastrofon. Teamo de francaj sciencistoj komencis eksperimenti je Monoun kaj Nyos en 1990 uzanta sifonojn.

Potenciala danĝero de Kivu[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Kivu komplezo de NASA.

Kivu estas ne nur je 2000 fojoj pli granda ol Nyos - ĝi estas ankaŭ situanta en multe pli dense loĝata areo, kun pli ol 2 milionoj homoj loĝantaj laŭ ĝiaj bordoj. Feliĉe, ĝi ankoraŭ ne atingis altan nivelon de CO2-saturiteco. Se la akvo iĝos ege saturita, ĝi povis iĝi eĉ pli granda risko al homo kaj bestoj, ĉar ĝi situas tre proksime al potenciala ekigilo, monto Nyiragongo, aktiva vulkano, kiu eruptiĝis en januaro 2002. Ĝi estas ankaŭ situanta en aktiva tertrema zono kaj proksime al aliaj aktivaj vulkanoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]