Subjektivaj fontoj de la homaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo pritraktas pri la subjektivaj fontoj de la homaj rajtoj, perceptataj kiel emanaĵo de la konscienco kaj ena konscio de la homo. Rilate tion kio ĉi tie onin interesas, povas sufiĉi koncentriĝi sur iuj el tiuj fontoj kiuj eble estas la precipaj. Hodiaŭ oni spektas proliferadon de “novaj rajtoj” kiuj ekremodelas la jurajn sistemojn. Sed kiu estas la vera fonto de rajto?
Jen hipotezoj:

  • a) En iuj kazoj, kiel asertas volismaj teorioj, la rajtoj laŭleĝe rekonataj naskiĝas nur el la decido de suvereno, aŭ registaro aŭ asembleo. La problemo de tiu fontiĝo de rajtoj kuŝas en la fakto ke la decido povas esti arbitra kaj nejusta: suvereno, registaro kaj asembleo povas atribui/malatribui rajtojn laŭ maljusta maniero.
  • b) El la deziroj: rilate al la fondiĝo de la rajtoj en la deziroj, kiel juste diras John Rawls, la deziro kaj la volo, malgraŭ sia intenso, el si mem ne estas fortoj en tiu materio […] de fundamenta justeco. La fakto posedi ordonan deziron ne monstras ke estas korekta ĝia kontentigo, ekzemple kiel rajto.
  • c) Ekzistas krome utilismajfilozofiaj konceptoj laŭ kiuj kio dezirata tio estas morale bona justa pro la fakto esti dezirata. Kaj se la deziroj kontraŭas unu la alian? Ĉu rezistas la plej nombre dezirata?
  • d) Iuj kontraktaj teorioj pri la rajtoj asertas ke ĉiu rajto estas leĝforta nur ĉar bazita kaj se bazita sur kontrakto-pakto.

Sed la demando ekaperasnta estas la sekva: kial necesas respekti la kontraktojn-paktojn kaj la rajtojn kontraktitajn? La ebloj estas du:

  1. - la fundamento de la respekto pri la kontrakto-pakto estas alia kontrakto-pakto, oni ĝin difinu kontrakto-pakto 1, estas alia kontrakto-pakto, oni ĝin difinu kontrakto pakto 2;
  2. - la fundamento de la respekto pri la kontrakto-pakto estas antaŭkontrakta.

En la kazo 1 ekaperas la demando: kiu estas la fundamento de la kontrakto-pakto 2? Ankaŭ ĉi-kaze la ebloj estas du similaj al la antaŭ kun la sama demando kaj respondo: aŭ alia kontrakto-pakto kiu ne povas senefike retroiri al la senfino kiu ne eblas kiel okazus por Nuboskrapulo kie etaĝo estus subtenata de alia apogiĝanta sur nenio, sen neniam trovi tiun apogita sur la tero.
Do la lasta fundamento de la respekto pri kontrakto-pakto devas esti antaŭkontrakta.

Antaŭkontrakta bazo[redakti | redakti fonton]

Sed kiuj tipoj de antaŭkontrakta fundamento ekzistas devigantaj respekti la kontraktojn-paktojn)? Entute la precipaj estas du:

  • 1. La profito, la avantaĝo, utiligo, nome nepras respekti la kontraktojn-paktojn ĉar avantaĝas tion fari.
  • 2. Morala fundamento, nome nepras respekti la kontraktojn-paktojn ĉar moralbonas, ankaŭ kiam tio ne avantaĝas la respektanton.

En la 1. kazo,tamen, povas okazi ke ulo aŭ ularo ne havas (aŭ ne plu havas) profiton kaj avantaĝon respekti la kontrakton-pakton, povas okazi ke iu neobservo avantaĝas kaj ke kiu volas neobservi la pakton kapablas tion fari senpune. Tiukaze, se la fundamento de la respekto pri la kontrakto-pakto estas nur la avantaĝo, tiam la neobservo ne povas esti morale kritikata (se konsideri ke la neobservanto akiris sian avantaĝon) kaj ne ekzistas kontraktoj kaj do rajtoj kontraktitaj-paktitaj neperforteblaj.
Sammaniere, estas nek neperforteblaj eĉ ne la rajto de la senkulpulo kaj ne agresanto ne esti mortigita, nek la rajto de popolo ne suferi genocidon: se tio kio valoras estas nur kaj ekskluzive la utilo, povas okazi ke estas avantaĝe mortigi kaj ekstermi tutan popolon.
En la kazo 2., male, kiam la respekto pri kontrakto-pakto estas morala bono, la neobservo de la kontrakto-pakto estas morale malŝatebla ankaŭ kiam estas materie avantaĝa.
Kaj, se bonaĵo estas morale neperfortebla (ekzemple la vivo de senkulpa homa estulo kaj ne agresanta), tiam ekzistas agoj ĉiam malbonaj, ekzemple mortigo de senkulpulo kaj ne agresanto kaj do ekzistas ne malobserveblaj rajtoj.

Ligo kun la homa multvaloro[redakti | redakti fonton]

Fakte iuj valoroj rekte fontas el iuj bonoj kiujn moralbonas protekti; eĉ kiujn estas devo protekti: ĉar la devo estas la alia fasado de la bono, kiu de ĝi konstituas la celon kaj la altiron.
Nu, ekzistas bonoj de personoj (bonoj, ekzemple, kiel la vivo kaj la libereco) kiujn oni devas protekti ĉar ili estas bonoj kiujn la personoj rajtas posedi. Ekzemple, la rajto al vivo fontas el tiu bono kiu estas la vivo kaj elstaras por ĝin protekti, kaj la rajto al la libereco estas la sekvo kaj la perfektigo de tiu bono kiu estas la libereco.
Tial, se ekzistas bonoj de la homo ĉar homo, nome homaj rajtoj ĉar homo kiujn estas devo protekti, ekzistas ankaŭ rajtoj de la homo ĉar homo, nome homaj rajtoj.
Nu, la bono propra de la homo ĉar homo estas lia digneco, nome lia altvaloro, nemezurebla valoro (vidu: Immanuel Kant).
Tial, la homo rajtas je la vivo kaj libereco ĉar li posedas tian nemezureblan dignecon: do okazas pro tiu kialo ke la hommortigo de la senkulpulo kaj neagresanto kaj la sklaveco estas netolereblaj.
Analogan justigon oni povas apliki al ĉiuj homaj rajtoj , nome ĉiuj estas en, rekta aŭ nerekta, kunligiteco kun la homa digneco, nome ili devenas el la digneco.
La ideo pri la homaj rajtoj fontas el argumentado aranĝita per du etapoj:

  • 1. ĉiu homo posedas nemezureblan dignecon ;
  • 2.1. tial estas certaj agoj kiujn neniam povas esti plenumitaj rilate lin, nome agoj pro kiuj li rajtas ne suferi;
  • 2.2. kaj estas ankaŭ agoj kiuj devas esti plenumitaj , nome agoj-servoj kiujn li rajtas ricevi.

Tio signifas ke la homaj rajtoj antaŭas la Ŝtaton, kiujn ĝi ne kreas sed nur devas respekti kaj igi ĝueblaj…

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Giacomo Samek Lodovici, Persone e identità nell’utilitarismo (coerente) 2012
  • Maria Zanichelli, Il discorso sui diritti. Un atlante teorico, Cedam, 2004
  • Ciacomo, Samek Lodiovici, La utilità del bene, Jeremy Bentham, L’utilitarismo e il consequenzialismo Vita e Pensiero, 2004
  • Michael Ferry, The idea of human Rights, Oxford University Press, 1998.