Sublimado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sublimiĝo)
Ĉi tiu artikolo temas pri fizika procezo per kiu solidaĵo rekte gasiĝas sen intertempe likviĝi. Por psikologia koncepto rigardu la paĝon Sublimigo.
Sublimiĝanta jodo
--Simpla aparato por sublimado--
Frida akvo cirkulas en malvarma fingro.
1 Enirejo de malvarmiganta akvo
2 Elirejo de malvarmiganta akvo
3 Vakuo/Gaso-produktado
4 Sublimada kamero 5 Sublimata miksaĵo 6 Puriganta konsistaĵo
7 Ekstera hejtado

Sublimado estas procezo dum kiu solidaĵo gasiĝas sen antaŭe fandiĝi. Por sublimi, necesas specifaj premoj kaj temperaturoj. Ili devas esti sub la triobla punkto, en la fazodiagramo.

Malsublimado nomiĝas deponado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto sublimi venas el latina lingvo, el sub (supren aŭ al) kaj limen (limo). Sublima signifas plej alta aŭ nur plej, kaj sublimo estas io plej alta. Sublimado ankaŭ povas signifi emocie sublimi.

Uzo[redakti | redakti fonton]

Sublimado povas uziĝi por purigi. Tamen, la plejpartaj uzoj estas aliaj. Senfrostaj frostigiloj uzas ventumilon kaj malvarmegan temperaturon por krei sublimadon, kiun malekzistigas froston, bedaŭrinde glacion ankaŭe.

Kelkaj printiloj uzas sublimadajn farbojn. Varmigilo uziĝas por sublimigi la farbon, solidiĝiganta ĝin sur la paperon, do reguligi la proporcion inter primaraj koloroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faza diagramo de akvo (P = premo, T = temperaturo). La koloritaj sagoj rilatas al frostigado (blua) kaj sublimado (ruĝa). La proporcioj estas intence ŝanĝitaj por faciligi komprenon.