Submara monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Submara monto estas vulkano kiu staras ĉe la marfundo, sed ne atingas la surfacon de la maro.

Submaraj montoj aŭ similaj gujotoj estiĝas je la limoj de la tektonaj platoj de la mezoceanaj dorsoj aŭ ene de oceana plato pro vulkaneco. Pro la moviĝo de la oceana krusto dum la disiĝo de la oceana fundo vulkanoj perdas la ligon al sia magmofonto kaj ĉesas la eligo de magmo. Kontraŭe la gujotoj, submaraj montoj neniam estas pli altaj ol la marnivelo, kaj tial ne suferas erozion de la ondoj.

Aparta eco de submaraj montoj estas krutegaj inklinoj kaj relative malgranda pinto. Ili troveblas en ĉiuj oceanoj, sed ekzistas nekutima multo en la nordorienta Atlantiko.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Submaraj montoj kaj ties faŭno estas apenaŭ esploritaj ĝis nun. La profundeco, kvankam la malhelo estas absoluta, tamen ne malhelpas la ekziston de multaj bestospecoj, kiel ekzemple kapopieduloj, kiu havas malaltan kvocienton de naskoj. Kontraŭe al la ĉirkaŭa oceano, ĉe submaraj montoj ekzistas pli multe da organismoj, ĉar ili atingas la profundecon de 1000 m riĉa je zooplanktono kaj pro la roka surfaco, setladas sesilaj filtrujoj (kiel sponguloj, koraloj, ktp.). [1] Kiam la pinto de submara monto atingas la superan lumricevan zonon ankaŭ plantoj kreskas sur ĝi. Ĉefe grandaj brunalgoj, kies aroj estas nomitaj kelparbaroj uzas tian vivejon.

Loĝantoj de submaraj montoj estas endanĝeritaj pro fiŝkaptado per grandaj trenretoj. EU-politikistoj decidis malfermi la submarajn montojn ĉirkaŭ la Acoroj al siaj fiŝkaptistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karen Stocks (2004): „Seamount Invertebrates: Composoition and Vulnerability to Fishing“. En: T. Morato & D. Pauly (eld.) Seamounts:Biodiversity and Fisheries. Vancouver, Canada: Fisheries Centre Research Reports 12:5, 17-25. ISSN 1198-6727 PDF (3,7 MB)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Keating, B.H., Fryer, P., Batiza, R., Boehlert, G.W. (Eds.), 1987: Seamounts, islands and atolls. Geophys. Monogr. 43:319-334.
  • Koslow, J.A. (1997). Seamounts and the ecology of deep-sea fisheries. Am. Sci. 85:168-176.
  • Menard, H.W. (1964). Marine Geology of the Pacific. International Series in the Earth Sciences. McGraw-Hill, New York, 271 pp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]