Subministro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subministro estas ano de registaro en pluraj ŝtatoj, kiu respondecas pri iuj komisioj por supera ministro. Alikaze oni parolas pri "ŝtata sekretario" kun aparta rolo en diversaj landoj.

Belgio

La subministroj estas anoj de registaro, je la supra rango de la ministeria hierarkio, lokitaj sub ministro, aŭ kelkfoje sub la ĉefministro. Por ekzemplo, Vincent Van Quickenborne estis subministro komisiita pri administracia simpligo sub la ĉefministro. La subministroj ne estas submetitaj al la konstitucia regulo havi tiom da francparolantaj kiom da nederlandparolantaj ministroj (la ĉefministro Elio Di Rupo ne estas enkalkulita kaj estas dirata « lingve senseksa »). La belgaj subministroj ofte havas apartajn kompetentecojn por asisti la ministron en ties taskoj. Por ekzemplo, la vicsubministro pri financoj, Bernard Clerfayt estis komisiita pri modernigo de la servo pri financoj, media fiskleĝaro kaj batalo kontraŭ impostfraŭdo en la registaroj de Leterme (1-a), Van Rompuy (1-a) kaj Leterme (2-a).

Kanado

Ĝis en 1993, ekzistis en la kanada registaro ŝtata sekretario pri eksteraj aferoj (Secretary of State for Foreign Affairs), kiu respondecis pri la konduko de la eksteraj aferoj.

Inter 1993-2003, la titolo "ŝtata sekretario" estis donita al pluraj kanadaj parlamentanoj komisiitaj asisti ministron pri iu aparta kampo. Tiuj ŝtataj sekretarioj okupis postenon kompareblan al tiu de la francaj subministroj, sed ne estis anoj de la registaro.

Hispanio

En Hispanio, la posteno de "subministro" estas nomata kiel subsecretario.

Usono

  • Je federacia nivelo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo usona ministro pri eksteraj rilatoj.

La usona ŝtata sekretario (Secretary of State) estas ano de la asistantaro de la prezidanto de Usono komisiita pri la konduko de la eksteraj aferoj.

  • Je la nivelo de diversaj usonaj ŝtatoj

En la usonaj ŝtatoj la Secretary of State estas ano de la administracio responsa pri multaj registaraj funkcioj, kiuj dependas de la konstitucio kaj de la leĝoj de ĉiu ŝtato sed inkluzivas la regadon de la balotoj. En tri ŝtatoj (Masaĉuseco, Pensilvanio kaj Virginio), oni parolas pri Secretary of the Commonwealth (esperantlingve komunumo de Nacioj).

Francio

Ĝis la 16-a de majo 2012, en Francio, la subministroj estis anoj de la registaro, je la supra rango de la ministeria hierarkio. Ili povis esti aŭtonomaj, aŭ lokitaj sub ministro, aŭ kelkfoje sub la ĉefministro. Principe, ili estis komisiitaj pri iu aparta aktiveca sektoro. Ili sidis en la konsilio de la ministroj nur se iu tagordero apartenis al siaj atribuoj. Ekde la 16-a de majo 2012, ili estis anstataŭigitaj de delegitaj ministroj.

Historiaj funkcioj

  • Sub la Malnova Reĝimo, la ŝtataj sekretarioj estis oficistoj de la reĝlando kun rolo simila al tiu de la nunaj ministroj.
  • Sub la Unua Imperio, la ŝtata sekretario estis ministro komisiita pri organizado de la registara laboro kaj aparte postsubskribi ĉiujn imperiajn dekretojn. Tiu posteno estis okupita dum preskaŭ la tuta imperio de Hugues-Bernard Maret, duko de Bassano, escepte de la 17-a de aprilo 1811 ĝis la 20-a de novembro 1813 kiam ĝi estis okupita de Pierre Daru.
  • Sub la Restaŭrado kaj la Julia Monarkio, la titolo secrétaire d'État (esperantlingve "ŝtata sekretario") estis ĉemetita al tiu de ministro, kaj tiel la oficiala titolo estis « ministre secrétaire d'État » (esperantlingve: "ministro ŝtata sekretario").
  • La titolo ne ekzistis sub la dua Imperio kaj la tria Respubliko.
  • Sub la Reĝimo de Vichy, iuj anoj de la registaro havis la titolon « ministre secrétaire d'État », kaj iuj aliaj nur « secrétaire d'État ».
  • Sub la kvara Respubliko, la ŝtataj sekretarioj jam ludis la rolon de subministro kiel nun, sed ekzistsis ankaŭ ŝtataj subsekretarioj (subsubministroj) en iuj registaroj.

Italio

Historiaj funkcioj

  • Reĝlando de Napoli, Reĝlando de Sicilio :

Monako

La ŝtata sekretario estas la sekretario de la suverena princo de Monako. Nun : Jacques Boisson (ekde julio 2008)

Norvegio

La norvejaj subministroj (statssekretær) havas rolon kompareblan al la francaj subministroj.

Nederlando

La nederlandaj subministroj (staatssecretaris) havas rolon kompareblan al la francaj subministroj. Ili sidas en la konsilio de la ministroj nur kiam iu temo apartenas al iliaj atribuoj.

Unuiĝinta Reĝlando

La brita ŝtata sekretario (Secretary of State) estas ano de la registaro, kaj ofte sidas inter la ministraro. Ĝia rôlo estas tiu de franca ministro kaj ĝi estas komisiita pri ministerio.

Ofico de ŝtata sekretario originis en la mezepoko. La klerikoj komisiitaj pri la korespondado inter la monarko kaj ties agentos fariĝis laŭ la jarcentoj la ĉefaj respondeculoj pri la konduko de la regado. Ĝis en la 16-a jc, estis nur unu ĉefa sekretario, kaj nur du ankoraŭ en la 18-a jc.

Svislando

En Svislando la ŝtata sekretario ne estas politikisto, sed alta ŝtatoficisto. Li dependis rekte de la federacia Konsilio. La leĝa bazo estas la leĝo pri organizado de la federacia administracio de la 19-a de septembro 1978, art. 64 poste la leĝo pri organizado de la registaro kaj administracio de la 21-a de marto 1997, art. 46)

Ŝtataj sekretarioj pri eksteraj ekonomiaj aferoj (DFEP/DFE) poste ŝtataj sekretarioj pri ekonomio – SECO (DEFR)
  • 1978 Jolles Paul R. (naskiĝinta la 25-an de decembro 1919 ; mortinta la 11-an de marto 2000)
  • 1984 Sommaruga Cornelio (naskiĝinta la 29-an de decembro 1932)
  • 1986 Blankart Franz (naskiĝinta la 27-an de novembro 1936)
  • 1999 Syz David Werner (naskiĝinta la 10-an de februaro 1944)
  • 2004 Jean-Daniel Gerber (naskiĝinta la 29-an de aŭgusto 1946)
  • 2011 Marie-Gabrielle Ineichen-Fleisch (naskiĝinta en 1961)
Ŝtataj sekretarioj pri eksteraj aferoj (DFAE)
  • 1978 Weitnauer Albert (naskiĝinta la 30-an de majo 1916 ; mortinta la 29-an de decembro 1984)
  • 1980 Probst Raymond (naskiĝinta la 6-an de marto 1919 ; mortinta la 9-an de majo 2001)
  • 1984 Brunner Edouard (naskiĝinta la 27-an de februaro 1932 ; mortinta la 24-an de majo 2007)
  • 1989 Jacobi Klaus (naskiĝinta la 12-an de novembro 1929 ; mortinta la 13-an de julio 2004)
  • 1992 Kellenberger Jakob (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1944)
  • 1999 von Däniken Franz (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1949)
  • 2005 Ambühl Michael (naskiĝinta la 26-an de septembro 1951)
  • 2010 Maurer Peter (naskiĝinta en 1956)
  • 2012 Rossier Yves (naskiĝinta la 14-an de novembro 1960)
Ŝtataj sekretarioj pri edukado kaj serĉado - SER (DFI) poste ŝtataj sekretarioj pri klerigo, serĉado kaj inovado – SEFRI (DEFR)
  • 1992 Ursprung Heinrich (naskiĝinta la 13-an de marto 1932)
  • 1997 Kleiber Charles (naskiĝinta la 9-an de decembro 1942)
  • 2008 Dell'Ambrogio Mauro (naskiĝinta en 1953) - SER
  • 2013 Dell'Ambrogio Mauro (naskiĝinta en 1953) - SEFRI
Ŝtataj sekretarioj pri internaciaj financaj aferoj – SFI (DFF)
  • 2010 Ambühl Michael (naskiĝinta la 26-an de septembro 1951)

Diskuto okazis pri nomumo de ŝtata sekretario en ĉiu departemento sed tiu reformo estis forpelita per popola voĉdono.

Vatikano

La kardinalo, ŝtata sekretario, estas la ĉefa respondeculo de la registaro de la Eklezio post la papo. Kelkfoje, li estas asistata de viculo en la ŝtata sekretariejo, nomata "prosecrétaire d’État".

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ