Subotica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subotica
serbe: Суботица, hungare: Szabadka, germane: Maria-Theresianopel
urbo
Urbodomo en Subotica
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Суботица
Ŝtato Serbio Serbio
Duoninsulo Balkano
Regiono Vojvodino
Distrikto Norda Baĉka
Historiaj regionoj Hungara reĝlando, Reĝlando SHS, SFRJ
Situo Subotica
 - alteco 109 m s. m.
 - koordinatoj 46° 06′ 01″ N 19° 39′ 56″ O / 46.10028 °N, 19.66556 °O / 46.10028; 19.66556 (mapo)
Areo 290,0 km² (29 000 ha)
Loĝantaro 148 401 (2002)
Denseco 511,73 loĝ./km²
Unua skribmencio 1391
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 24000
Telefona antaŭkodo (+381) 24
Aŭtokodoj SU
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Situo enkadre de Serbio
Vikimedia Komunejo: Subotica
Retpaĝo: www.subotica.rs

Subotica, ankaŭ kroate, serbe Суботица [subotica], hungare Szabadka [sabadka], germane Maria-Theresianopel estas urbo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Bačka kaj en municipo de Subotica. Ankoraŭ unu plia urbo kaj 17 vilaĝoj apartenas al la munucipo.

teatro de Subotica

Situo

Subotica situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Novi Sad, laŭ fervojo Budapeŝto-Beogrado.

Historio

Subotica estas la dua plej granda urbo de Vojvodino kaj la 5-a plej granda de Serbio. La etna konsisto estas tre heterogena. Laŭnombre dominas hungaroj (40%), kroatoj (25%), kaj serboj (iom pli ol 25%).

la urbodomo de Subotica

La unua mencio pri la urbo estis en 1391 en formo Zabotka. Dum komenciĝo de la turka erao figuro Jovan Nedad deklaris sin caro, sed tiu puĉo iĝis efemera. Li havas monumenton en la urbo kaj politikistoj post la 1-a mondmilito havis argumenton por akiri la urbon. La turkoj okupis la urbon en 1542 kaj tenis ĝin ĝis 1686. Poste alvenis kroatoj kaj serboj. La komunumo iĝis kampurbo en 1743 kaj libera reĝa urbo en 1779. La fervojo atingis la urbon en 1869 kaj en 1897 ekfunkciis interurba tramo. En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Fine Subotica apartenis al SHS, kie tiutempe estis la plej granda urbo, pli granda, ol BeogradoZagrebo. Inter 1941-1944 la urbo rehungariĝis.

Famuloj

Vidindaĵoj

Partneraj urboj

biblioteko de Subotica
monumento de Jovan Nenad en Subotica

Notoj kaj referencoj

  1. bildo de la tombo de Tibor Sekelj en la bildarkivejo de la la Aŭstra nacia biblioteko

Eksteraj ligiloj