Subplando da tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subplando da tero
filmo
Originala titolo Talpalatnyi föld
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1948
Daŭro 97 minutoj
Reĝisoro(j) Frigyes Bán
Scenaro Sándor Dallos
Laŭ la verko de romano de Pál Szabó (verkisto)
Muziko de Sándor Veres
IMDb
vdr

Subplando da tero, origine hungare Talpalatnyi föld estis politike grava nigra-blanka filmo en Hungario.

Politiko dum la produkto[redakti | redakti fonton]

Post la 2-a mondmilito la komunistoj volis prezenti la antaŭmilitan epokon alimaniere, ol la tiamaj filmoj prezentis. Tiuj filmoj temis pri riĉeco kaj ne malriĉeco, vidu: Sonĝoaŭto, Hyppolit, la lakeo, ktp. La Subplando da tero prezentas vivon de malriĉaj kamparanoj. Tiu filmo estas la unua "socialisma filmo".

Rolantoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio okazas en 1930. Okazas edziĝfesto kun malriĉa junulino kaj riĉa kamparano. La junulino amas malriĉan kamparanon, tial ili eskapas kaj provas ili kune. Ili devas labori sur parcelo tre multe por repagi koston de la edziĝfesto. Ili faras eĉ puton por akvumi la teron. La junvirino gravediĝas. La malriĉulo nevole murdas homon...

Post fino de socialismo la filmo perdis la aktualecon, tio estas nur historia rememoro.

Noto[redakti | redakti fonton]

La origina filmotitolo estas hungara esprimo, la Esperanta formo venis el Hungara Vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.