Subprefekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La subprefekto (franclingve sous-préfet) estas franca ŝtatoficisto, kiu reprezentas la ŝtatajn interesojn ĉe ĉiu franca arondismento. Li devas precipe kontroli la laŭleĝecon de la decidoj de la komunumoj en sia arondismento.

La subprefekto estas la subalterna delegito de la prefekto de sia departemento. Li estas ankaŭ helpita de la regiona prefekto de sia regiono.

La urbo kie loĝas la subprefekto estas la subprefektejo, ofte la plej granda urbo de la arondismento.

Ĉefaj taskoj[redakti | redakti fonton]

En gravaj departementoj, ekzistas ankaŭ kelkaj subprefektoj kiuj ne prigardas arondismenton sed prizorgas specialan temon (ekzemple la administrado de danĝeraj kvartaloj kun la sous-préfets à la ville), ĉiam kun la kontrolo de la prefekto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.