Subtekstoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Subtekstoj estas tekstaro montrata (kutime) en la suba parto de filmo, kiu enhavas transskribon de la parolo aŭ iel kompletigas la informojn pri la ĝuste spektata sceno de la filmo. Oni uzas ilin por tradukado de fremdlingvaj filmoj aŭ de parto de filmo, kiu estas en fremda lingvo, aŭ por ebligo spekti la filmon ankaŭ al aŭde handikapitaj homoj.

Apud subtekstoj servas al tradukado de filmo ankaŭ dublado, kiu tamen estas pli postulema kaj pli multekosta (ĝis dekoble). Tial estas la plejmulto da filmoj projekciataj en kinejoj ofertita en originala sonversio kun subtekstoj malgraŭ tio, ke en multaj landoj dublita filmo laŭ la spertoj aŭtomate signifas pli altan vizitatecon ol subtekstigita (senrilate al ĝenro aŭ alirebleco de la filmo). Per dublado oni en kinejoj prilaboras precipe filmojn celitajn al infanoj aŭ filmojn, ĉe kiuj oni atendas tre altan vizitatecon (kaj tial estas garantiite, ke kresko de la enspezoj pro la dublado estos pli alta ol la diferenco inter la elspezoj por dublado kaj subtekstigado). En televido estas inverse signife pli ordinaraj dublitaj filmoj, ĉar dublado por televido kaj video estas signife pli malmultekosta ol dublado por kinejoj.

La tradukado de filmaj subtekstoj multe diferencas de tradukado por dublado. En subtekstoj oni devas konservi maksimuman koncizecon. Subtekstoj ne enhavu pli ol po 10 signoj (inkluzive de interpunkcio) por unu sekundo de filmo.

Subtekstoj en cifereca teĥniko[redakti | redakti fonton]

Ĉe filmoj en formato DVD povas ĉeesti apud la originala sonversio ankaŭ pluraj (kutime 7) alternativaj sonaj trakoj (kutime dublado al aliaj lingvoj) kaj aldone al tio multe (kutime eĉ ĝis 32) versioj de subtekstoj en diversaj lingvoj (kaj kutime ankaŭ unu versio en la originala lingvo por aŭde handikapitaj homoj kaj por la celo de instruado de tiu ĉi lingvo). Subtekstoj ĉe DVD estas konservitaj en formo de bitmapoj, do fakte kiel bildoj, tial estas malfacile subtekstojn modifii aŭ redakti.

Por dosieraj formatoj de video (DivX, XviD ktp.) estas subtekstoj disvastigataj en aparta dosiero. Por tiu ĉi dosiero uziĝas diversaj formatoj. La plej uzataj formatoj estas MicroDVD kaj SubRip. Ili diferencas per la maniero per kiu oni difinas la tempon kiam la subteksto montriĝu. Ĉe MicroDVD tio baziĝas ĉe la numero de la bildo, kaj tial estas necese dum la kreado respekti la nombron de bildoj po sekundo (FPS). SubRip atribuas al la subteksto la tempojn de komenco kaj fino de ĝia montriĝo.

Kelkaj interretaj servoj ebligas subtekstigadon de interrete disponeblaj filmoj:

  • Dotsub.com - propra datumbazo de filmoj kun eblo krei subtekstojn por ili en diversaj lingvoj
  • Overstream.net - eblo aldoni subtekstojn al filmoj en aliaj retejoj (ekz. YouTube)

Subtekstigado de filmoj Esperanten[redakti | redakti fonton]

Subtekstigado de fremdlingvaj filmoj en Esperanto estas hobio relative ofta inter la esperantistaro. Ekzistas kelkaj grupoj kaj pluraj dekoj da individuoj, kiuj okupiĝas pri tradukado de subtekstoj por filmoj en esperanton. Tiel tradukitaj filmoj estas poste kutime montrataj dum esperantistaj kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj de esperantistoj. Projekciado de filmoj kun esperantlingvaj subtekstoj fariĝis unu el la kernaj kaj nemalhaveblaj partoj de la programo ekzemple de la Internacia Junulara Kongreso aŭ la Internacia Seminario.

Esperantigitaj subtekstoj ebligas al la spektantoj malkovri per la internacia lingvo ĉefe tiajn filmojn, kiuj fariĝis famegaj en sia lando, sed bedaŭrinde neniam sukcesis atingi la kinejojn de la aliaj. Tamen oni ofte esperantigas per subtekstigado ankaŭ monde konatajn filmojn, kiuj jam estis subtekstigitaj aŭ dublitaj en plurajn lingvojn, kaj poste spektas ilin simple pro la ĝuo de tio kaj la ebleco spekti kaj poste diskuti ilian enhavon kun homoj de aliaj landoj, kulturoj, vidmanieroj kaj gepatraj lingvoj.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

En la kampo de Esperantio ekzistas terminologia disputo pri tio, per kiu vorto oni nomu la temon de tiu ĉi artikolo. Multaj emas uzi la vorton "subtitolo", verŝajne precipe pro la influo de la vorto subtitle en la angla (interalie ĉar la historio de monda filmo estas proksime kunligita kun Holivudo). Tial similaj vortoj troviĝas ankaŭ en pliaj aliaj naciaj lingvoj, kaj ili ĉiuj portas la signifon de "sub-titolo". Tamen, pluraj opinias tiun ĉi kunmetaĵon malĝusta (kaj inter ili la plejmulto de la nuntempaj aktivaj esperantistaj subtekstigantoj - vidu ĉe [1]), precipe pro la malebleco nomi la montratan tekston "titolo" kaj pro la ambigueco, kiun la uzo de la vorto "subtitolo" kreas (ĉar ĝi jam havas alian, laŭ ĝia kunmetado logike dedukteblan signifon). Sama distingo ekzistas ankaŭ en pluraj naciaj lingvoj – ekzemple en la dana, kie oni uzas la vorton "undertekst" kun laŭvorta traduko kaj signifo samaj al la esperanta "sub-teksto".

En la angla lingvo, la vorto "subtitle" havas klare difinitajn du apartajn signifojn: Unue la alternativan titolon, due la tekston montratan sube de filmo. Tion provas ankaŭ la strukturo de la artikolo Subtitle en la anglalingva Vikipedio, kiu pritraktas ĉiun de la du nocioj aparte. Verŝajne pro la influo de la anglalingva vorto "subtitle" ekestis la sama ambigueco ankaŭ en esperanto kaj la du diversaj signifoj de "subtitolo" sukcesis atingi eĉ PIV-on.

Inter la esperantistoj nun ne ekzistas iu ĝenerala konsento pri la uzo de tiuj vortoj kaj oni plej ofte uzas tiun, kiu pli plaĉas al oni, aŭ, plej ofte, kiun oni aŭdis uzitan de iu alia. La risko konfuziĝi pro la ebla ambigueco de la vorto "subtitolo" tamen mem evidentiĝas de tempo al tempo, precipe kiam oni parolas pri filmoj kaj ne kapablas ekscii, ĉu la parolinto celis la alternativan nomon de la filmo aŭ la tekstojn ĝin akompanantajn sube de la ekrano dum projekciado. Ĝuste tial ekestis la klopodoj ekuzigi por la dua signifo la vorton "subteksto", ĉar tio laŭ ĝiaj apogantoj estas vorto foriganta la mallogikan derivitecon kaj la ambiguecon de "subtitolo".

Forta propagado de "subtekstismo" okazis en 2005 ekzemple dum la 61-a IJK en Zakopane, kie oni pendigis sur la filma parto de la ĉefa anonctabulo paperon klarigantan la problemon kaj instigantan la kongresanojn ekuzi la vorton "subteksto" por ekdiferencigi la du diversajn nociojn. Tiel dum la kongreso multaj homoj eksciis pri la temo kaj la afiŝita papero komencis viglan diskuton, en kiu multaj homoj esprimis siajn opiniojn pri la afero. Pluraj de ili videble esprimis sian subtenon al la vorto "subteksto" kaj komencis ĝin uzi en skribo kaj parolo.

En 2007 vikipediisto Chuck Smith okazigis baloton inter la plej aktivaj esperantistaj subtekstigantoj (en la dissendolisto subtitoloj@yahoogroups.com), el kiu rezultis, ke la plejmultaj aktivuloj en tiu ĉi kampo preferas la vorton "subtekstoj".[1]

Subteksto aŭ subtekstoj[redakti | redakti fonton]

Alia afero pli delikata kaj gramatika estas la eraro uzi la vorton plurale, ankaŭ tiu deveninta de la kutimo diri "subtitoloj": ĉar la vorto "subtitoloj" estis plurala, oni aŭtomatike diras plurale ankaŭ "subtekstoj". Fakte, se oni konsideras la vorton "teksto", oni facile rimarkas, ke estas nomo, kiu ne montras unu aferon facile numereblan, ĉar ĝi signifas "amaso, aro da skribitaj vortoj". La teksto de libro estas la amaso da ĉiuj la vortoj enhavitaj de la libro mem, do la teksto de filmo estas la tuta teksto (amaso da vortoj) en ĝi. Se la teksto de filmo estas sinkronigita kun la frazoj dirataj de la aktoroj kaj montrita dum la filmo, ĝi ankoraŭ estas teksto, disigita en multajn teksterojn. Ĉar tia testo kutime estas sube la filmo, ĝi estas subteksto, disigita en multajn subteksterojn.

Sed tiu eraro estas tolerata kaj pro tio ke estas tre vasta, kaj ĉefe pro tio, ke multaj esperantistoj ne pripensis la aferon. Kompreneble, se estas almenaŭ du filmojn, ĉiu kun sia subteksto, korekte oni rajtus diri "subtekstoj".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la rezultoj de baloto okazigita inter la 6-a de decembro 2006 kaj la 24-a de januaro 2007 de Chuck Smith en la dissendolisto subtitoloj@yahoogroups.com (la plejgranda siaspeca interreta komunumo), el la respondintaj 21 membroj favoras 13 (62 %) la vorton "subtekstoj", dum kiam la ceteraj 8 (38 %) preferas la vorton "subtitoloj". Sur la sama prefero baziĝas tial ankaŭ la lingva uzo en tiu ĉi vikipedia artikolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]