Metroo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Subtera fervojo)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Ne konfuzu kun metro

Metroo, aŭ longe metropoliteno estas formo de publika amasa vetursistemo, kie kutime parto de la fervojo estas en tuneloj sub la tereno de la urbo.

Metrooj estas forta ilo en urboplanado. Ĉirkaŭ metrostacioj, la grundprezoj kreskas pro la facilaj ating- kaj vojaĝebloj.

Tradicie, metroaj vagonaroj havas homajn kondukistojn, sed lastatempe estas ankaŭ uzataj aŭtomataj trajnoj, ekzemple en Singapuro kaj Londono.

Konstruado de subteraj tuneloj estas multekostega projekto, ofte plenumata dum multaj jaroj. Ekzistas kelkaj metodoj fari tunelojn. Unu kutima metodo estas meti la fervojon rekte sub la urbaj stratoj, subtenante la stratojn per betonaj aŭ ŝtalaj pilieroj. Tiu metodo nomiĝas "tranĉi kaj kovri", kaj partoj de la metroo en Novjorko estis konstruitaj tiel. Alia malpli kutima metodo estas fosi tunelojn sub jam okupitaj subteraj spacoj, sub fundamentoj, kaj hermetikigi per betono la tunelojn kontraŭ terakvo.

Preskaŭ ĉiuj metrosistemoj funkcias per elektro; plej ofte per tria relo, sed fojfoje ankaŭ per supertraka kontakta lineo. Tamen ofte ekzistas ankaŭ dizelaj veturiloj por specialaj veturoj, ekzemple kiam la elektro ne funkcias.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua lokomotivo kurinta sur la Londona metroo

La plej malnova metroo en la mondo estas tiu en Bostono. Sed la plej malnova metroa tunelo estas la tunelo de Avenuo Atlantic en Novjorko konstruita en 1844. La unua eŭropa Metropolitan-Linio(nun parto de Circle-Linio) realiĝis en 1863 en Londono. La unua metroo sur la eŭropa kontinento kompletiĝis en 1896 en Budapeŝto. La metropoliteno de Parizo sekvis en la jaro 1900.

La vorto "Metroo" devenas la Metropolitan-Linio.

Distingo de aliaj relaj veturiloj[redakti | redakti fonton]

Krom la lokigo en urbo aŭ urba regiono esenca trajto de metroo estas ĝia apartigo de ĉiu alia trafiko. Ĝi ne nur ne uzas vojon komune kun normalaj person- aŭ var-trajnoj nek kun strataj veturiloj, sed ankaŭ ne krucas ilin samnivele (eble kun malmultaj bone sekurigitaj esceptoj?). Ofte oni atingas tiun celon per tuneloj, sed ankaŭ fosoj, digoj, viaduktoj.

Ĉar por distingo disde ordinara regiona fervojo tio estas la sola klare difinita distingo, ekzistas dubaj kazoj, kiel la S-Bahn en Berlino kaj Hamburgo (Germanio), kiuj internacie estas traktataj kiel metroo, sed funkcias tute laŭ regularo de fervojo, ene de la konzerno de la germana ŝtata fervojkompanio, kaj krom la elektra sistemo estas tute kongruaj al la fervoja reto.

Krome metrooj kutime (sed ne nepre) estas malpli larĝaj, malpli altaj kaj uzas flankan elektran relon. Ĉio ĉi malpligrandigas la necesan diametron por tuneloj. Aliflanke ili kutime estas pli larĝaj ol tramoj, sed ankaŭ tie ne ekzistas minimuma / maksimuma mezuro.

El la jam menciita apartigo de alia trafiko rezultas kelkaj trajtoj, kiuj povas esti uzataj kiel aldona distingilo disde tramo:

  • uzo de fervojaj semaforoj aŭ aŭtomataj sistemoj kontraŭe al trafiklumoj kaj strataj prioritato-reguloj
  • uzo de altaj kajoj
  • parta veturo en tunelo
  • eblo uzi pli longajn vagonarojn ol ordinare ĉe tramoj

Ekzistas transportsistemoj, kiuj havas kelkajn el tiuj trajtoj (precipe, sed ne nepre, tunelojn), sed krucas stratojn samnivele aŭ eĉ veturas parte surstrate. Tiuj ofte estas prezentataj kaj perceptataj kiel metrooj, sed ne fake tiel nomataj. Oni povus uzi la esprimon tram-metroo.

Listo de metroaj retoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de metrooj en la mondo.

Jen estas listo de urboj, kiuj havas metroan sistemon (kun la nomoj, laŭ kiuj oni nomas ilin):


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]