Subteraj Muelejoj de Col des Roches

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subtera muelejo

Subteraj Muelejoj de Col des Roches estas natura kaverno en Col des Roches apud Le Locle, en kantono Neŭŝatelo, Svislando. Tiu kaverno estas proksimume 50 metrojn alta. Tra ĝi fluis la rivero Bied de la valo de Le Locle. Konsekvence oni konstruis jam en 1652 muelilojn tie, kie fluas akvo, do kie oni povas akiri energion. La rivero, kiu fluis tra la kaverno, aperas surface en la rivero Doubs apud la vilaĝo Les Brenets post 2 km da subtera fluado.

En la kaverno estis ĝis 5 radoj por mueli grajnon. Dum kelkaj jardekoj oni plie segis trunkojn.

En 1898 oni ĉesis uzi la energion en la kaverno mem. Oni uzis la kavernon por forĵeti rubaĵon de la ĉelima buĉejo.

En 1966 tiu buĉejo ne plu uziĝis. En la sama loko oni konstruis instalaĵon por lavi aŭtojn. La akvo kun lavprodukto fluis tra la kaverno.

En 1973 kelkaj historiistoj kaj agemuloj komencis elfosi la materialon, kiu plenigis la kavernon. Ili volontule laboris por krei la muelilojn denove, alportante muelilradojn el aliaj instalaĵoj de aliaj svisaj lokoj. Nuntempe estas muzeo vizitebla.

Diversaj famuloj vizitis la muelejojn, inter ili la dana poeto Hans Christian Andersen.

Esperantlingva priskribo de la groto ekzistas; petu ĝin, se vi vizitas la lokon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]