Subvencio Cigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subvencio Cigno estis subvencio donata ĉiujare al Esperantistoj laborantaj en evolulandojekssocialismaj Eŭropaj landoj, kiuj faris gravajn kontribuojn al la afero de Esperanto. La premio konsistis el 500 000 japanaj enoj donacita de la japana mecenato Etsuo Miyoshi.

La premion de 1995 ĝis 2011 aljuĝadis Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi estis transdonata dum ferma ceremonio de Universala Kongreso de Esperanto.

La 15-an de decembro 2011 Miyoshi kreis la Fondaĵon Cigno, kiu premias plej bonan informan agadon de Esperanta landa asocio en Eŭropa Unio. Prezidanto de la fondaĵo estas S-ino Ayako Kawakita.

Ricevintoj[redakti | redakti fonton]