Sudĉina Maro

El Vikipedio

(Alidirektita el Sud-Ĉina Maro)
Saltu al: navigado, serĉo
La Sudĉina Maro (anglalingva mapo).
La Sudĉina Maro (anglalingva mapo).
Reliefa mapo.
Reliefa mapo.

La Sudĉina Maro (ĉine 南海, Nán Hǎi, "Suda Maro"), vjetname: Biển Đông, "Orienta Maro") estas parto de la "Ĉina Maro", la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Golfo de Tonkin.

La maro situas inter Ĉinio, la duoninsulo de Kamboĝo kaj Vjetnamio, la duoninsulo de Malajzio kaj la insuloj Tajvano), Luzono, Palaŭano kaj Borneo.

Marbordojn al la Sudĉina Maro havas la ŝtatoj Ĉinio, Tajvano (Respubliko de Ĉinio), la Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio, Singapuro, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio.

Pluaj insuloj estas inter alie Hainan, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco.

  • Areo: 2.975.000 km²
  • Plej granda profundo: 5016 m
Mapo de Pacifiko
Maroj: Arafura MaroBanda MaroBeringa MaroBismarcka MaroCelebea MaroFilipina MaroFlorea MaroJapana MaroJava MaroSudĉina MaroKorala MaroOĥota MaroSulusa MaroSolomona MaroTasmana MaroTimora MaroInterna MaroOrientĉina MaroFlava Maro
Golfoj: Kaliforna GolfoKarpentara GolfoSpencera GolfoSanktvincenca GolfoTajlanda GolfoTonkina GolfoGranda Aŭstralia Golfo
Markoloj: Markolo de BassMarkolo de CookCugara Markolomarkolo de Golden GateKanmona MarkoloMakassara markoloTajvana MarkoloTorresa Markolo
Marfluoj: Aleŭta MarfluoAntila MarfluoMarfluo de HumboldtKaliforna MarfluoKuroŝioPerua MarfluoAntarkta Ĉirkaŭpolusa Marfluo