Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio
centro de teatraj artoj
Estiĝo 1955
Lando Kanado vd
Situo Alberto
Adreso 1415 14 Ave NW, Calgary, AB, T2N 1M4
Situo
Geografia situo 51° 3′ 45″ N, 114° 5′ 35″ U (mapo)51.0625-114.093Koordinatoj: 51° 3′ 45″ N, 114° 5′ 35″ U (mapo)
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio (Kalgario)
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio (Kalgario)
DEC
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio
Situo de Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio
Map
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio
Retejo https://www.jubileeauditorium.com/calgary
vdr
Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio

La Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio (angle Southern Alberta Jubilee Auditorium) estas konstruaĵo en Kalgario kun areo de 113,000 m3 dediĉita por artoj, kulturo kaj la komunumo.

La konstruis la aŭditorion en 1955 por festi la 50-an datrevenon de Alberto. Ĝin posedas kaj funkciigas la Registaro de Alberto.

La Jubilea Aŭditorio estas la hejmo de la Kalgaria Opero, la Alberta Baletistaro, la Muzik-Festivalo Kiwanis kaj la ĉiu-jara Memor-Taga Ceremonio de la Kanada Veteranaro. Dum multaj jaroj ĝi gastigis varieteajn prezentaĵojn, komediistojn, teatraĵojn, muzik-bandojn, orkestrojn, danc-festivalojn kaj premidonajn ceremoniojn.

En la ĉefa teatro povas sidi sur tri niveloj 2538 spektantoj; ĝi estas fama pro ĝia bona akustiko.

Por la okazo de la festado de la Centjariĝo de Alberto en 2005 la aŭditorio estis funde renovigita je kosto de 91 milionoj da dolaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]