Sud-Brazila Esperantistigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sud-Brazila Esperantistigilo estis societo, kiu laŭ ĝia stranga, sed logika nomo, sin proponis esti "ilo por igi esperantistojn" en la sudo de Brazilo. Ĝia nomo estas inspirita el 10-kajera verko de William S. Benson Universala Esperantistigilo.

Historio

En 1923, post parolado pri Esperanto farita de Inĝeniero Everardo Backheuser, ĉe Sociedade Leopoldina, en Porto Alegre, Viterbo de Carvalho organizis la Grêmio Esperantista Everardo Bacheuser (Esperanto-Klubo Everardo Bacheuser), kies ĉefgividanto estis Christiano Kraemer. En junio 1923, Kraemer mortis kaj la animo de aliaj samideanoj malvigliĝis kaj la societo malaperis.

Kelkajn jarojn poste, la 6-an de oktobro 1927, Carvalho organizis kunsidon ĉe Clube Caixeral de Porto Alegre, kiun partoprenis ĉirkaŭ 100 homoj. Oni decidis fondi la esperantistan societon "Sud-Brazilan Esperantistigilon".

Ĝia unua prezidanto estis la dentisto kaj filatelisto Benjamin Celestino Camosato, la vicprezidanto estis Viterbo de Carvalho. En la estraro estis ankaŭ Majoro José de Carvalho Lima (unua sekretario), Nayr de Paula (dua sekretariino), Ary Zamora (kasisto), Jozefo Joels (bibliotekisto) kaj Júlio Bibel Jr. (filatela direktoro!).

Multaj esperanto-kursoj estis gvidataj de Viterbo. Tiam, estis malfacile trovi esperantajn lernilojn en la portugala. Tial Viterbo de Carvalho decidis en 1932 prepari metodon por instrui Esperanton.

La grava komerca presejo Globo de Porto Alegre eldonis la libron kun 158 paĝoj kaj la titolo: "Estudo do Esperanto - Divastigado de tutmonda lingvo en Brazilo". La aŭtoro prezentiĝis sub plumnomo KVERKO (traduko de lia familinomo, CARVALHO). La libro, malgraŭ kelkaj tipografiaj eraroj, estas bone farita.

Malgraŭ la organizado de kursoj, kaj de la intensa informado pri la lingvo Esperanto, pere de la ĵurnaloj de Porto Alegre (Correio do Povo, Diário de Notícias, A Federação), la Sud-Brazila Esperantistigilo ne survivis al Granda depresio kiu afektis ankaŭ Brazilon. Inĝeniero Viterbo de Carvalho bezonis translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kaj sen lia entuziasma gvidado, la afero malvigliĝis kaj la societo ekdormis por ĉiam.

Kiel rememoro kaj postsigno, dum multaj jaroj, restis fiksita surla fronta parto de la domo n-ro 1431 de strato Andradas, la ŝildeto kun kurioza nomo "Sud-Brazila Esperantistigilo", tuj apud alia ŝildo kun kolora dentaro, kiu montris la konsultejon de Benjamin Camosato, ĝia nura prezidinto.