Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto
Popola Fronto • politika organizaĵo • gerila organizaĵo
Komenco 21-a de julio 1954 vd
Fino 4-a de julio 1976 vd
Antaŭe Việt Minh vd
Poste Fronto Patria Vjetnama vd
Lando(j) Vjetnamio vd
Sidejo Memot District
Ideologio

Ho-Ĉi-Min-ismoMarksismo-leninismo • maldekstra naciismo • vjetnama naciismo • socialisma patriotismo • kontraŭimperiismo

Filioj Popola Liberiga Armeo de Sud-Vjetnamio vd
vdr
Flado de Vjetkongo

Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto (vjetname Mặt trận Dân tộc Giải phóng miền Nam Việt Nam) aŭ Viet Cong (esperantigebla al Vjetkongo[1]) estis komunisma armeo bazita en Suda Vjetnamio, kiu batalis kontraŭ la registaroj de Sud-Vjetnamio kaj Usono dum la Vjetnama milito (1955-75).

La konata vjetnama nomo Việt Cộng estas mallongigo de Việt Nam Cộng-sản ("Vjetnama Komunisto") kion la malamikoj ŝanĝis alternative al Việt gian cộng sản ("Komunisma Perfidulo al Vjetnamio"). Usona armeo nomis la vjetnam-komunismajn fortojn Charlie, negrave ĉu Nord-vjetnamoj aŭ Vjetkongo.

La grupo estis formita de personoj de kaj Suda kaj Norda Vjetnamioj. La Vjetkongo uzis gerilan militadon, inkludante atakojn kontraŭ usonaj invadomilitistoj, aŭ kontraŭ ties sudvjetnamaj aliancanoj, bojkotojn, teroristajn bombadojn, ŝteladon, militmortigojn, kaj embuskojn. La grupo estas plej konata por la Tet-Ofendo (Sự kiện Tết Mậu Thân, Tet Offensive), atako al multaj Sud-vjetnamaj urboj en februaro 1968. La grupo estis proksime rilata al la registaro de Norda Vjetnamio, kiu konkeris la Sudan en 1975 (pri tio vidu artikolon Falo de Sajgono).

Laŭ “Rethinking Camelot” (Noam Chomsky 1993) la vjetkonga rezisto estis, parte, la rezulto de teruro trudita de la registaro de Suda Vjetnamio subtenita kaj gvidita de Usono, dum la Vjetkonga Organizo pli pace atendis baloton promesita de la Ĝeneva Konferenco (1954).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]