Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]

Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj (Tero)
Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
Gotjaval-arbaro en insulo Ĵeĵu-do.

La sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de la ekstrema sudo de Koreujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Aspekto de Gojaval-arbaro.

La sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj okupas areon de 14 700 kvadrataj kilometroj en Sud-Koreujo, ĉe la suda marĝeno de la korea duoninsulo, same kiel en insulo Ĵeĵu-do en Orientĉina Maro, 60 km for de la korea marbordo. La klimato estas humida kaj mezvarma. La precipitaĵo averaĝas je 1000 mm jare, kun du trionoj kiuj falas inter junio kaj septembro. La vintroj estas pli sekaj kaj mildaj, kun averaĝa temperaturo por januaro de 2 ºC. Ekzistas fojaj vintroneĝadoj, sed la neĝo malofte akumulas.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La natura vegetaĵaro estas ĉiamverda foliarba laŭrisilva arbaro, kun membroj de la fagacoj (Castanopsis cuspidata, Quercus acuta, kaj Quercus myrsinifolia kaj de la laŭracoj Persea thunbergii, Cinnamomum camphora, kaj aliaj kiuj okulfrape ĉeestas. Aliaj arboj kaj arbedoj inkludas Carpinus laxiflora, Elaeocarpus, Neolitsea, Daphniphyllum macropodum, Ilex integra, Hedera, Eurya japonica, Pittosporum tobira, kaj Viburnum awabuki.

La Bijarim-arbaro en Ĵeĵu-do gastigas densajn arbarerojn de Torreya nucifera (taksacoj).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La arbaroj estas plejparte neniigitaj, anstataŭigitaj per intensa agrikulturo. Enklavoj ekzistas en la Naciaj Monumentoj Ulsan, Hampyeong, Naejang-san, kaj en Ĵeĵu-do.

La ekoregiono entenas la Naciajn Parkojn Dadohaehaesang, Hallyeohaesang, kaj Wolchulsan sur la kontinento, kaj Hallasan en Ĵeĵu-do.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj  Italio
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj  Belgio,  Danio,  Francio,  Germanio,  Nederlando
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj Acoroj ( Portugalio)
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj  Bulgario,  Grekio,  Nord-Makedonio,  Rumanio,  Serbio ( Kosovo),  Turkio
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj  Danio,  Germanio,  Pollando,  Svedio
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj  Portugalio,  Hispanio
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj  Azerbajĝano,  Irano
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj  Armenio,  Azerbajĝano,  Kartvelio,  Rusio,  Turkio
PA0409 Keltaj foliarbaroj  Irlando,  Britio
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj  Turkio
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj  Aŭstrio,  Belorusio,  Ĉeĥio,  Germanio,  Litovio,  Moldavio,  Pollando
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj  Nord-Koreio,  Sud-Koreio
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo  Ukrainio,  Rusio
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj  Albanio,  Bosnio kaj Hercegovino,  Kroatio,  Italio,  Montenegro,  Serbio,  Slovenio
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj  Britio
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido  Bulgario,  Kartvelio,  Turkio
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj  Italio
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj  Andoro,  Francio,  Hispanio
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj  Belorusio,  Estonio,  Norvegio,  Latvio,  Rusio,  Finnlando,  Svedio
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj  Sud-Koreio
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj  Japanio
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj  Japanio
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj  Rusio
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj  Aŭstrio,  Ĉeĥio,  Francio,  Germanio,   Svislando
PA0446 Zagros-montara arbarstepo  Irako,  Irano,  Turkio


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]