Sud-picena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sud-picena lingvo
Parolata en nordorienta Italio
Denaskaj parolantoj (formortinta lingvo)
Lingvistika klasifiko
hindeŭropa lingvaro
italika lingvaro
oska-umbra grupo
sud-picena lingvo
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La antikva sud-picena lingvo apartenas al la italika branĉo de la hindeŭropa lingvaro kaj kune kun inter alie la umbra lingvo kaj oska lingvo konsistigas la oskan-umbran subgrupon.

La lingvon parolis la antikva popolo de picenoj – en la sama regiono ankaŭ paroliĝis la nord-picena lingvo, kiu ĝis nun ne estas lingvistike deĉifrita kaj identigita, do ne klaras en kiu grado ĝi parencis al la sud-picena.

Deĉifro[redakti | redakti fonton]

La lingvo estas dokumentita per proksimume 20 argilaj tabuloj el la tempo inter la 6-a kaj 3-a jarcento a.K.. Dum longa tempo la tabuloj ne estis deĉifreblaj por la modernaj lingvistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ĝis oni malkovris, ke la simboloj . kaj : ne estas diviloj inter frazoj (kiel en la modernaj lingvoj de la latina alfabeto aŭ inter vortoj (kiel en la antikva praveneta lingvo, sed reprezentis la sonojn o kaj f. Kontraŭe al la samregione parolita nord-picena lingvo, kiu ankoraŭ ne klasigeblas, ekde tiam la aparteno de la sud-picena lingvo al la hindeŭropa lingvaro estas klare pruvebla.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Benjamin W. Fortson: Indo-European Language and Culture - An Introduction Eldonejo Blackwell, Oksfordo 2004