Sud-saharaj stepo kaj maldensarbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valo de Kauar, apud Bilma.
Oazo de Bilma, norda Niĝero

La Sud-saharaj stepo kaj maldensarbaroj estas ekoregiono el la Sahar-arab-dezerta ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj de norda Afriko.

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono kovras 1 101 700 kvadratajn kilometrojn en Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, kaj Sudano. Ĝi etendiĝas okcidente-orienten laŭzone tra la kontinento, konstituante transiron inter la plenarida Sahar-dezerta ekoregiono norden kaj la Sahelaj herbejoj kaj savanoj suden.

Movoj de la zono de intertropika konverĝo alportas somerajn pluvojn dum julio kaj aŭgusto kiuj averaĝas 100 ĝis 200 mm, sed multe varias de jaro al jaro. Tiuj ĉi precipitaĵoj subtenas somerajn paŝtejojn de gresoj kaj herboj, kun sekaj maldensarbaroj kaj arbustaroj laŭlonge de sezonaj riveretoj [1].

Referencoj [redakti]

  1. angle WWF Scientific Report "South Saharan steppe and woodlands"

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio