Dabaa Regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda Davao)
Dabaa Regiono
Administra regiono
regiono en Filipinoj [+]

LandoFilipinoj

ĈefurboDabo
- koordinatoj7° N, 126° O (mapo)7.0833333333333125.58333333333Koordinatoj: 7° N, 126° O (mapo)

Loĝantaro5 243 536 [+] (1-a de majo 2020)

ISO 3166-2PH-11

Dabaa Regiono (Tero)
Dabaa Regiono (Tero)

Dabaa Regiono (Tero)
Dabaa Regiono (Tero)
DEC

Map
Dabaa Regiono
Vikimedia Komunejo:  Davao Region [+]
vdr

La Dabaa Regiono aŭ pli longe Regiono de Dabao (cebue: Rehyon sa Dabaw; tagale: Rehyon ng Dabaw; hispane Región de Dávao) estas unu el 17 administraj regionoj de la ŝtato Filipinoj. Ĝia teritorio grupigas kvin (ĝis la 23-a de oktobro 2013 estis kvar) provincojn (en la apuda mapo apud la regiona nomo ĉiuj kolorigitaj en nuancoj de ruĝo). Ĉiuj el tiuj provincoj havas propran registaron, estratan de guberniestro (gobernador). Por elektoj la provincoj estas subdividitaj al kongresaj distriktoj (distrito), kiuj elektas po deputiton. Dek kvar el la dek sep regionoj de la Filipinoj estas signitaj per numeroj: la Dabaa Regiono havas la numerigon "11".

La regiono geografie ampleksas la sudorientan parton de la insulo Mindanao, kaj iujn proksimajn insuletojn. La teritorio sume kovras areon de 20 244 kvadrataj kilometroj, kaj en 2010 havis 4 468 563 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 220 homoj laŭ kvadrata kilometro.

La 23-a de oktobro 2013, la antaŭa provinco Suda Dabao dividiĝis en nordan kaj sudan duonojn, el kiuj la pli norda parto daŭre nomiĝas Suda Dabao kaj la suda parto, oriente najbara al la provinco Saranganio, ricevis la novan nomon Okcidenta Dabao kaj la ĉefurbon Malita. Ĝi estas la 81-a provinco de la lando.

Tagum, - tagaloge Lungsod ng Tagum - estas ĉefurbo de provinco Norda Dabao. Samal, Panabo, Digos, Mati kaj Santo Tomas estas gravaj urboj.