Sud-Holando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vimplo
Flago
Situo
Provinco Suda Holando

Suda Holando (nederlande Zuid-Holland [prononco: ZOJThollant]) estas provinco en okcidenta Nederlando ĉe la bordo de la Norda Maro. Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj kaj plej industriigitaj areoj de Nederlando. La provinco havas areon de 3403 km². La loĝantaro estas 3,45 milionoj (2005), per kiu Suda Holando estas la plej popolriĉa provinco de Nederlando. Najbaraj provincoj estas Zelando je la sudo, Norda Brabanto je la sudoriento, Gelderlando kaj Utreĥto je la oriento kaj Norda Holando je la nordo. La okcidenta limo estas la Norda Maro.

Ĉefurbo: Hago

Ŝablono:KomunumojSudHolando Ŝablono:Ĝermo-geografio