Suda Kalifornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Kalifornio

Suda Kalifornio, aŭ mallongige en angla SoCal, estas la suda parto de la usona ŝtato de Kalifornio. Ties populaciaj centroj estas la urboj de Los Angeles kaj San Diego. Tiu regiono estas hejmo al 23 milionoj da homoj kaj estas la dua plej loĝata regiono en Usono, post nur la regiono BosWash en Nordorienta Usono.

Kvankam ne estas oficiala difino por la norda limo de Suda Kalifornio, plej parto de konsideroj inkludas la teritorion sude de la Montoj Tehaĉapi, situaj ĉirkaŭ je 113 km norde de Los-Anĝeleso.

Okcidente de Suda Kalifornio estas la Pacifika Oceano; sude estas la landlimo inter Usono kaj Meksikio; oriente estas la Mojave kaj la Kolorada Dezertoj kaj la rivero Kolorado ĉe la ŝtata limo kun Arizono kaj Nevado.