Suda Kalimantano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Kalimantano
Kalimantan Selatan

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Banjarmasin
Areo 38 744 km²
Loĝantaro 3 626 616 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-KS
emblemo
emblemo
vdr

Suda Kalimantano - indonezie Kalimantan Selatan, enlande foje mallongigata "Kalsel" - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 38 744 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Borneo. Laŭ stato de la jaro 2011 Suda Kalimantano havis 3 626 616 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 96 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 11 distriktoj, 151 subdistriktoj kaj 1 973 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Banjarmasin.

La teritorio situas en la sudokcidento de la insulo, norde limigata per la malajzia subŝtato Saravako. La surfaco de la provinco estas plejparte ebena, altaj montoj troviĝas nur ĉe la sudorienta limo. La marbordajn regionojn karakterizas grandaj marĉoj. Kapuas, la plej longa rivero de Indonezio, fluas tra la provinco. Inter la ĉefaj industrioj estas la elterigado de nafto kaj kupro, produktado de kaŭĉuko, ligno kaj palmoleo.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

monumento pri anaso Alabio en urbo Amuntai