Suda Karelio
Suda Karelio (finne Etelä-Karjala) estas unu el 20 provincoj de Finnlando. Ĝi apartenas al la gubernio Suda Finnlando. La areo de Suda Karelio estas 7 240 km² kaj ĝi havas 138 000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Lappeenranta.
Historie, kiel la nomo indikas, la teritorio estis parto de la historia finna regiono Karelio, kies plej granda parto kadre de la Vintra Milito de novembro 1939 ĝis marto 1940 estis konkerita kaj prenita de Sovetunio.
Komunumoj
|