Suda Kasaio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suda Kasaio, Suda Kasai, aŭ en la franca Sud-Kasaï, estis regiono kiu apartiĝis centre de la Demokratia Respubliko Kongo komence de la 1960-aj jaroj.

La regiono sendependiĝis laŭ kondiĉoj similaj al tiuj de Katanga dum la konfuza periodo kiu sekvis post la senkoloniigo de la Belga Kongo. La etnaj konfliktoj kaj politikaj kontraŭstaroj inter la estroj de la centra registaro kaj la lokaj estroj eksplodis ĉe la diamantoproduktaj regionoj de Kasai (Société internationale forestière et minière du Congo). La 14-a de junio 1960, kelkajn tagojn antaŭ la formala proklamo de la sendependenco de la kolonio, estis proklamita ankaŭ la sendependeco de la federala ŝtato suda. Poste estis elektita kiel ĉefurbo Bakwanga (nuna Mbuji-Mayi). Albert Kalonji estis nomumita prezidento kaj Joseph Ngalula ŝtatestro. Oni eĉ proklamiĝis imperio. Post kvarmonata milito la centra registaro ekkontrolis la teritorion kaj arestis Kalonji en la 30-a de decembro 1961, post kio li fuĝis el prizono kaj klopodis restarigi malsukcese sian povon.

Dum la reĝimo de Joseph Mobutu (Mobutu Sese Seko), la iama Suda Kasaio estis dividata por senkuraĝigi ĉian novan separisman klopodon. Bakwanga estis integrita en Orienta Kasai, dum la resto en Okcidenta Kasai.