Suda Krono (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suda Krono
konstelacio 
Latina nomo Corona Australis
(genitiva Coronae Australis)
Mallongigo CrA
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
SagitarioSkorpioAltaroTeleskopo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 17h 50m 0s ... 19h 10m 0s
Deklinacio -45° 30' 0" ... -37° 0' 0"
Areo 128 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 80
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 4,1
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -90° ... 53°
Latitudoj de plena videbleco -90° ... 45°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Aŭgusto
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj Johann Bayer (Uranometria 1603), Nicolas Louis de Lacaille (1763)
vdr

La Suda Krono (latine Corona Australis, aŭ Corona Austrina) estas unu el la 88 konstelacioj el kiuj konsistas la tera ĉielo laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Ĝi estas videbla el la suda duonsfero; ĝia nomo kontrastas tiun de la konstelacio Norda Krono, videbla el la norda duonsfero.

Ĝi estis unu el la 48 konstelacioj listigitaj de la astronomo Ptolemeo dum la 2-a jarcento.

Notindaj astroj[redakti | redakti fonton]

La nura stelo en la Suda Krono kiu ricevis propran nomon estas Alfecca Meridiana (Alpha CrA), kies nomo kunigas la nomon de la konstelacio en la araba lingvo kaj la latinan vorton kiu signifas "meza".

En la Suda Krono ankaŭ troviĝas RX J1856.5-3754, unu el la neŭtronaj steloj plej proksimaj al sunsistemo, je distanco de proksimume 200 lumjaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]