Suda Sierra Madre
Suda Sierra Madre ( aŭ tute en hispana : Sierra Madre del Sur; Esperantigite : Suda Patrina Montaro ) estas montoĉeno en suda Meksiko kaj sude de Okcidenta Sierra Madre, kiu etendiĝas tra 1 000 km el suda Miĉoakano orienten tra Gerero, al Terkolo de Tehuantepeko en orienta Oaĥako. Ĝi kuniĝas kun la Transvulkana akso de centra Meksiko en norda Oaĥako, sed ĝi estas disigita de tiu teritorio per la valo de Balsas-Rivero kaj ties alfluanto Tepalkatepeko-Rivero.
La plej alta punkto estas je 3 703 m, situa je 17°33′N 100°18′U / 17.55°N, 100.3°U en centra Gerero.
Kvankam disigitaj de la ĉefa parto de Suda Sierra Madre per la profunda kanjono de la malsupra Balsas-Rivero, la montaroj de suda Miĉoakano ĉirkaŭ Coalcomán ĝenerale estas konsiderataj partoj de Suda Sierra Madre.
Ekologio[redakti]
La montaro estas konata por sia alta biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj.
La Pinaroj-kverkaroj de Suda Sierra Madre okupas la plej altajn altaĵojn de la regiono. Tiuj arbaroj estas parto de la ĉeno de Centramerikaj pinaroj-kverkaroj kiu etendiĝas ekde Sudokcidenta Usono ĝis Kostariko laŭlonge de Amerika kordilero.
Pli malaltaj altaĵoj de la montaro estas kovrataj de tropikaj sekaj arbaroj, ekoregionoj de la biomo Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. La Ĥaliskaj sekaj arbaroj okupas la okcidentan finon de la pacifika montara deklivo. La Sud-pacifikaj sekaj arbaroj kovras plimulton de la pacifika deklivo, ekde Miĉoakano okcidente tra Gerero kaj Oaĥako. La baseno de Balsas-Rivero, norde de la Sierra, hejmigas la Balsasajn sekajn arbarojn.