Suda Rio-Grando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda Rio-grando)
Suda Rio-Grando
portugale Rio Grande do Sul

flago de Suda Rio-Grando

blazono de Suda Rio-Grando

flago de Suda Rio-Grando blazono de Suda Rio-Grando
subŝtatoj de Brazilo
Himno: himno de Suda Rio-Grando
Nomo de la loĝanto: gaúcho ou sul-rio-grandense
Situo de Suda Rio-Grando
Situo de Suda Rio-Grando
Situo
 - Regiono suda
 - Limnajbaroj Sankta Katarino (norde), Argentino (okcidente) kaj Urugvajo (sude)
 - Mezoregionoj 7
 - Mikroregionoj 35
 - Municipoj 497
Ĉefurbo Porto Alegre
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Eduardo Leite (Partio por la Brazila Social-Demokratio)
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Eduardo Leite (PSDB)
 - Vicŝtatestr(in)o malplena (-)
 - Federaciaj deputitoj 31
 - Ŝtataj deputitoj 51
Areo  
 - Entute 281 730 km² (9º)[1]
Loĝantaro 2015
 - proksimume 11 247 972 loĝ. ()
 - Loĝdenso 39,92 loĝ./km² (13º)
Ekonomio 2013
 - MEP R$ 331 bilionoj (5º)
 - MEP po kapo R$ 29 657 (7º)
Sociaj indikiloj 2010
 - IHD 0,746 (6º) – alta
 - Vivdaŭro 76,9 jaroj (5º)
 - Analfabetismo 4,2% (5º)
Horzono UTC-3
Klimato subtropika Cfa/Cfb
Mallongigo BR-RS
Retejo http://www.rs.gov.br
Mapo de Suda Rio-Grando
Mapo de Suda Rio-Grando
vdr

Suda Rio-Grando (Rio Grande do Sul portugallingve, t. e. "Suda Granda Rivero") estas la plej suda ŝtato de Brazilo. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Porto Alegro (t. e. "Gaja Haveno"). La ŝtato havas 282.000 km² kaj 10.398 milionojn da loĝantoj (en 2002).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Suda Rio-Grando situas en la suda parto de Brazilo. Norde, la rivero Pelotas kaj parto de la rivero Urugvajo apartigas Sudan Rio-Grandon de la brazila ŝtato Sankta Katarino. Okcidente, la rivero Urugvajo apartigas Sudan Rio-Grandon de Argentino. Sude, la rivero Kvaraio (Quaraí) apartigas Sudan Rio-Grandon de Urugvajo. La ĉefurbo Portalegro estas je 1.063 km for de Bonaero, 868 km for de Montevideo kaj 2.027 km for de la landa ĉefurbo de Brasília (Braziljo). Aliaj grandaj urboj estas Kaŝias do Sul-o (eble esperante: Kaŝias de Sudo kaj Portugallingve: Caxias do Sul), Pelotas, Kanoas (Canoas), Sankta Maria (Santa Maria), Gravataio (Gravataí), Nova Hamburgo (Novo Hamburgo).

  • Distancoj

Sao Paŭlo (Brazilo) 1:15h / 1.109 km

Braziljo (Brasilo) 2:30h / 2.027 km

Asunción (Paragvajo) (ekde SP) 3:15h / 1.102 km

Montevideo (Urugvajo) 1:15h / 890 km

Bonaero (Argentino) 1:30h / 1.063 km

Santiago (Ĉilio) 2:20h / 2.450 km

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Suda Rio-Grando estas unu el la plej gravaj produktantoj de rizo, sojo, tritiko kaj viando de Brazilo kaj estas preskaŭ la nura produktanto de vino. Ĝi ankaŭ produktas maŝinindustriajn produktaĵojn, nutraĵojn, tabakon, tekstilproduktaĵojn, ŝuojn kaj felo-produktaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originaj loĝantoj de Suda Rio-Grando estis la indiĝenoj.

Ĝi estis sendependa lando de 1836 ĝis 1845 sub la nomo Rio-Granda Respubliko, kies nomo oni konservis en la nuntempa flago de la ŝtato. Ĝia ŝtata feritago estas la 20-a de Septembro.

Multaj eŭropaj enmigrantoj alvenis inter la mezo de la 18-a jarcento kaj la komenco de la 19-a jarcento, inter ili precipe el Germanio kaj Italio, kaj la ŝtato plu estas ia centro de germana kaj itala kulturo en Brazilo. Poste enmigrantoj el Japanio, Pollando, Rusio kaj aliaj landoj alvenis. Tio kaŭzis interalie grandan multecon da malgrandaj familiskalaj farmbienoj en la ŝtato.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la portugala, sed oni povas aŭdi loĝantojn, kiuj parolas la germanan (lingvo parolata ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj Svisio), la italan (lingvo parolata en Italio), kaj aliajn, kiel la hispanan (lingvo parolata en Hispanio kaj en la plejparto de Sudameriko kaj Centra Ameriko), ĉefe en urboj proksime de la Brazila, la Argentina kaj la Urugvaja landlimoj.

La tipa manĝaĵo estas la ĉurasko (rostita viando) kaj la tipa drinkaĵo, la ĉimarono (ankaŭ "amar-mateo") (varma trinkaĵo).

Ĉi tie estis kreita la CTG (Gauĉaj Tradiciaj Centroj), lokoj kie oni kultivas la gaŭĉan kamparan kulturon. Hodiaŭe ekzistas miloj da tiaj CTG en pluraj landoj de la mondo.

La gaŭĉomuziko (portugale Música Gaúcha) estas muzikstilo en la sudo de Brazilo. Ĝi estis origine kampara muziko de la brutpaŝtistoj (gaŭĉoj), estas tamen intertempe akceptita fare de la urbana mezklaso. La gaŭĉomuziko limiĝis sur la federaciero Suda Rio-Grando kaj ne disvastiĝis transregionen, kion ekzemple sukcesis la sertaa muziko.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas Esperanto-movado en Suda Rio-Grando ekde 1894, kiam la unuaj skriboj pri Esperanto en Brazilo aperis en Deutschland-Zeitung, kies aŭtoro estis Arno Philip. Ankaŭ en 1894, Francisco Valdomiro Lorenz, naskiĝinta en Bohemio, nuntempe Ĉeĥio, pro politikaj kialoj enmigris al Suda Rio-Grando, kie li alvenis je la 8-a de aŭgusto 1894, por fariĝi agrikulturisto en la kolonio "São Francisco", antaŭe distrikto de Encruzilhada do Sul.

En 1904, aliaj pioniroj komencis la disvastigon de Esperanto en la ŝtato; estas memorindaj la nomoj de komandoro Gustavo Pook, Arno Ernest kaj Christiano Kraemer. La urbo Pelotas en 1906 jam havis esperantistojn. Carlos Jacoboni restis registrita en la "Grammaire et Exercices", de Beaufront.

Post kelkaj jaroj estas fondita Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA) en Porto Alegre.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Brazil-Argentina Milito

Malseka Pampo

Orienta Flanko

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo (portugale)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.