Suda Bordo de Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda bordo de Krimeo)
Krimea montaro ĉe Aluŝto.
La palaco „Hirunda nesto“
Palaco de Voroncov en Alupko

La Suda Bordo de Krimeo (ruse Южный Берег Крыма, ЮБК, ukraine Південне узбережжя Криму, krime-tatare Yalı Boyu) estas geografie kaj historie aparta regiono de Krimeo. Ĝi estas parto de la nigramara bordo de Krimeo, situanta inter la kabo Ajo okcidente kaj la monto Karadago oriente. La longo de la teritorio estas ĉirkaŭ 150 km., la larĝo - de 2 ĝis 10 kilometroj. Administre ĝi apartenas al la Jalta, Aluŝta kaj Sudaka municipoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

La pli granda parto de la Suda Bordo de Krimeo (de la kabo Ajo ĝis Aluŝto — la tiel nomata propre Suda Bordo de Krimeo) estas gardata en la norda flanko fare de la krutaj deklivoj de la ĉefa monto-ĉeno de la Krimea montaro, tial ĉi tie regas la mediteranea klimato.

La averaĝa temperaturo de januaro estas ĉirkaŭ 4°С, de julio — 24°С. La kvanto de hidrometeoj — ĝis 600 mm/jare. La mara temperaturo januare-februare estas ĉirkaŭ 4-6°С, julie-aŭguste — ĝis 28°С.

La Suda Bordo de Krimeo famiĝis kiel kuraca kaj ripoza regiono proksimume de mezo de la 19a jarcento. Pro ĝia populareco inter la Rusuja aristokrataro ĉi tie konserviĝis multaj arkitekturaj monumentoj. Dum Sovetia tempo la Suda Bordo de Krimeo estas grava kuraca regiono. Nun ĝi estas unu el la plej famaj ripoz- kaj kurac-lokoj de Ukrainio.


La plej famaj aŭ gravaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo
Foroso | Simeizo | Alupko | Misĥoro | Koreizo | Gaspro | Livadio | Jalto | Masandro | Nikito | Gurzufo | Partenito | Aluŝto | Sudako


Ĉefaj vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]