Suda dialektaro de la rusa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusaj dialektaroj sur la teritorio de la komenca formado de la rusa lingvo. Teritorio, kie la suda dialektaro estas parolata, estas kolorita ruĝe.

Suda dialektaro de la rusa lingvo estas granda grupo de rusaj dialektoj ene de la Eŭropa Rusio, formita je la fino de la 15-a jarcento. Ĝi estas unu el 3 ĉefaj dialektaroj de la rusa lingvo (kune kun la norda kaj la meza. Ĝi estas karakterigita de multaj trajtoj nekutimaj por la standarda rusa lingvo kaj aliaj dialektaroj.

Ĉefaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Suddialektaraj izoglosoj

La ĉefa trajto de la suda dialektaro de la rusa lingvo estas frikativa prononco de Г kiel [ɣ]. Tamen, ekzistas ankaŭ izoglosoj komunaj por la suda kaj la meza dialektaroj (ĉefe kun la sudmezaj dialektoj), ekzemple

  • Adiro, prononco de la neakcentita O kiel [a, ʌ, ə] kaj nedistingebleco de O kaj A en neakcentitaj pozicioj.
  • Verba finaĵo [tʲ] (ortografie -ть) por la tria persono de singularo en prezenco, ekz. хо́дять (ili iras/paŝas), norde kaj meze хо́дят. En kelkaj suddialektaraj paroloj tiu formo entute ne havas finaĵon (t.n. "nula finaĵo"), ekz. хо́ди

Kelkaj trajtoj estas komunaj por la suda dialektaro de la rusa lingvo, la blankrusa lingvo kaj la okcidentpolesia parolo de la ukraina lingvo, ekzemple:

  • Frikativa [ɣ]
  • Adiro kaj jadiro
  • Bilabiala sono [w] anstataŭ meza kaj norda [v] aŭ vortofina [l]
  • Aldona [w] antaŭ la komenca O aŭ U
  • Manko de la sono [f], ĝia anstataŭigo al [x~xv~xw][p].