Ŝtonsalta pingveno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suda flavtufa pingveno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavtufa pingveno
Flavtufa pingveno, plenkreskulo ĉe birdarejo de insulo Gojkoeĉea, Malvinoj
Flavtufa pingveno, plenkreskulo ĉe birdarejo de insulo Gojkoeĉea, Malvinoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptes
Specio: E. chrysocome
Eudyptes chrysocome
(J.R.Forster, 1781)
Konserva statuso
Arealo de la sub subspecioj Verda: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome chrysocome. Blua: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome filholi. Flava: Vivejo de la specio Eudyptes moseleyi. Ruĝa: Reproduktaj areoj de E. chrysocome , kaj E. moseleyi.
Arealo de la sub subspecioj
Verda: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome chrysocome.
Blua: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome filholi.
Flava: Vivejo de la specio Eudyptes moseleyi.
Ruĝa: Reproduktaj areoj de E. chrysocome , kaj E. moseleyi.
Arealo de la sub subspecioj

Verda: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome chrysocome.
Blua: Vivejo de la subspecio Eudyptes chrysocome filholi.
Flava: Vivejo de la specio Eudyptes moseleyi.

Ruĝa: Reproduktaj areoj de E. chrysocome , kaj E. moseleyi.
subspecioj

Vidu tekston:

  • E. c. chrysocome – Okcidenta
  • E. c. filholi – Orienta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavtufa pingveno, Ŝtonsalta pingveno, Suda flavtufa pingvenoSuda ŝtonsalta pingveno (Eudyptes chrysocome) estas specio de pingveno kiu altas 60 centimetrojn. Ili loĝadas sur la insuloj frontaj al la sudargentina kaj ĉilia marbordoj, kaj kelkaj aliaj antarktaj insuloj. Kiel la nomo montras, ili pasigas multan tempon saltante inter rokoj, tiu sinteno multe impresis la unuajn esploristojn kiuj malkovris ilin. La alternativa nomo Flavtufa pingveno plie kongruas kun la latina scienca nomo.

Tiu specio plej ofte konsideriĝas distinga el la Norda flavtufa pingveno, sed ne ĉiam.

Ili loĝas en ĉeantarktaj akvoj de okcidenta Pacifiko kaj Hinda Oceano, same kiel ĉirkaŭ la sudaj marbordoj de Sudameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de E. c. chrysocome en birdarejo de Insulo Gojkoeĉea (Malvinoj).

Tiu estas la plej malgranda flavkresta, blankanigra pingveno en la genro Eudyptes. Ĝi atingas longon de 45–58 cm kaj tipe pezas 2-3.4 kg, kvankam estas registroj de escepte grandaj flavtufuloj pezaj 5 kg.[1] Ĝi havas ardezgrizajn al nigrecajn suprajn partojn (inklude kapon) kaj rektajn, brilflavajn brovojn el la bekobazo finajn en longaj flavecaj plumoj projektaj flanken malantaŭ ruĝa okulo.[1] La beko estas dika kaj oranĝecruĝa. La kapoverto estas de malgrandaj erekteblaj plumoj. La flugilecaj naĝiloj estas nigraj supre kaj blankaj sube kun nigraj bordoj. La piedoj estas rozkolorecaj.

Taksonomio kaj sistematiko[redakti | redakti fonton]

La komplekso de la Flavtufa pingveno estas konfuza. Multaj taksonomiistoj konsideras la tri formojn kiel subspecioj de la Flavtufa pingveno. Kelkaj disigas la nordan subspecion (moseleyi) el la sudaj formoj (chrysocome kaj filholi). Aliaj konsideras ke la tri estas distingaj. La subspecioj agnoskitaj por la komplekso de la Suda flavtufa pingveno estas la jenaj:[2]

  • Eudyptes chrysocome chrysocome, la Okcidenta flavtufa pingveno, Okcidenta ŝtonsalta pingvenoAmerika suda flavtufa pingveno - reproduktiĝas ĉirkaŭ la suda pinto de Sudameriko
  • Eudyptes chrysocome filholi, la Orienta flavtufa pingveno aŭ Orienta ŝtonsalta pingvenoHindopacifika suda flavtufa pingveno - reproduktiĝas sur ĉeantarktaj insuloj de la Hinda kaj la okcidenta Pacifika oceanoj.

La Norda flavtufa pingveno loĝas en diferencaj akvomasoj el la Okcidenta kaj la Orienta flavtufaj pingvenoj, separataj de la Subtropika Fronto, kaj ili estas genetike diferencaj. Tamen, nordaj birdoj estas foje separataj kiel E. moseleyi. La Flavtufaj pingvenoj estas tre proksime rilataj al la Ortufa pingveno (E. chrysolophus) kaj al la Ŝlegela pingveno (E. schlegeli), kiu povus esti nur kolora morfo de la Ortufa pingveno.

Interreproduktado kun la Ortufa pingveno estis registrita ĉe la insuloj Heard kaj Marion, kun tri hibridoj registritaj tie de Aŭstralia Nacia Antarkta Priserĉa Ekspedicio en 1987-88.[3]

Distribuado, ekologio kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Kolonio de Eudyptes chrysocome chrysocome en Insulo Trinidad (Malvinoj).

La grupo de la Suda flavtufa pingveno havas tutmondan populacion de ĉirkaŭ 1 miliono da paroj. Ĉirkaŭ du trionoj de la tutmonda populacio apartenas al E. c. chrysocome kiu reproduktiĝas sur la Malvinoj kaj sur insuloj ĉe Argentino kaj suda Ĉilio.[4] Tiuj estas ĉefe Insulo Estados, Insuloj Ildefonso, Insuloj Diego Ramírez kaj Insulo Noir. E. c. filholi reproduktiĝas sur la Princ-Eduardaj Insuloj, la Krozetoj, la Kergelenoj, Insulo Herdo, Makvora Insulo, Kampbelinsulo, la Aŭklandoj kaj la Antipodaj Insuloj. For de la reprodukta sezono, la birdoj povas troviĝi vagante tra akvoj ĉe siaj kolonioj.[5]

Tiuj pingvenoj manĝas krilon, kalmarojn, polpojn, torĉofiŝojn, moluskojn, planktonon, sepiojn, kaj ĉefe krustulojn.

Flavtufa pingveno nome "Rocky" en la Bergena Akvario en Norvegio, vivis ĝis 29 jarojn kaj 4 monatojn. Ĝi mortiĝis en oktobro 2003. Tio estas la aĝo rekorda por flavtufaj pingvenoj, kaj eble ĝi estis la plej aĝa konata pingveno.[6]

La grupo de la Suda flavtufa pingveno estas klasita kiel vundebla fare de la IUCN. Ties populacio malpliiĝas je ĉirkaŭ unu triono en la lastaj tridek jaroj.[5][7] Tiu malpliiĝo havigis al ili la klasigon de vundebla specio fare de la IUCN. Minacoj al ties populacio estas komerca fiŝkaptado kaj naftoverŝado.[8]

Kun aprobo de Eŭropa Asocio de Bestoĝardenoj kaj Akvarioj (EABA), la Parko Drusillas en East Sussex tenas la studestrecon por Flavtufaj pingvenoj en Eŭropo. Bestoĝardenestro Sue Woodgate havas fakan konon pri la specio, kaj tiele la Bestoĝardeno responsas pri kunordigo de movoj de pingvenoj inter bestoĝardenoj en Eŭropo por partopreni en bredoprogramoj kaj proponas sian konsilon kaj informon pri la specio.[9]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

E. c. chrysocome ĉe Insulo Trinidad (Malvinoj) saltante super fendo.

Ties komuna nomo Ŝtonsalta pingveno aludas al la fakto ke, malkiel multaj aliaj pingvenoj kiuj superas barojn per glitado sur siaj ventroj aŭ per mallerta grimpado uzante siajn naĝilecajn flugilojn kiel helpo, Ŝtonsaltuloj klopodas salti super rokoj kaj tra fendoj.[1]

Tiu kutimaro estas ĉiukaze ne unika por tiu specio – almenaŭ ankaŭ la aliaj "krestaj" pingvenoj de la genro Eudyptes saltetas ĉirkaŭ rokoj. Sed la samgenranoj de la Ŝtonsaltuloj loĝas en malproksimaj insuloj de la mondoregiono de Novzelando, dum la Ŝtonsalta pingveno troviĝas en lokoj kiuj troviĝas en lokoj kiuj estis vizitataj de esploristoj kaj balenkaptistoj ekde la komenco de la Moderna Epoko. Pro tio estas tiu partikulara specio kie tiu kutimaro estis la unuan fojon notita.

Ties reproduktaj kolonioj estas situantaj el marnivelo al klifopintoj kaj foje interne. Ties reprodukta sezono startas en septembro kaj finas en novembro.[1] La ino demetas du ovojn sed kutime nur unu estas kovata.[1] Kovado daŭras 35 tagojn kaj ties idoj estas kovataj dum 26 tagoj.

Ovo de ŝtonsaltanta pingveno (Eudyptes chrysocome)

Flavtufaj pingvenoj en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Flavtufaj pingvenoj estas la plej familiaraj el la krestopingvenoj al la ĝenerala publiko. Ties reproduktaj kolonioj, nome tiuj ĉe Sudameriko, nune allogas multajn turistojn kiuj ĝuas kontempli la amuzan konduton de tiuj birdoj. Historie la samaj insuloj estis popularaj haltejoj kaj provizejoj por balenkaptistoj kaj aliaj maristoj ekde almenaŭ la komenco de la 18a jarcento. Preskaŭ ĉiuj krestopingvenoj aperantaj en filmoj, libroj kaj aliaj kulturaj produktaĵoj estas lastatempe bazitaj sur la Eudyptes chrysocome chrysocome.

En filmoj

Ŝtonsaltantaj pingvenoj

En komputiko kaj videoludoj

  • La roluloj Ivan kaj Tobi el la videoludo de Konami nome Sexy Parodius estas fakte paro de Ŝtonsaltuloj.
  • Hopper (saltulo) estas la nomo de Flavtufa pingveno en la serio de videoludoj de Nintendo nome Animal Crossing.
  • Rockhopper (Ŝtonsaltulo) estas ankaŭ la nomo de pirata pingveno ĉe MMOG Club Penguin.
  • La Flavtufa pingveno estas adoptebla besto en la ludo por PK de 2006, nome Zoo Tycoon 2: Marine Mania. Fikcia amuzversio de tiu, nome "Killer Penguin" (murda pingveno), aperas kiel laboratoria akcidento en la ludoseriero nome Zoo Tycoon 2: Extinct Animals. Ĝi aperas kiel kapabla mortigi iun ajn animalon, inklude dinosaŭrojn.
  • Flavtufa pingveno aperas kiel oficiala logo por la operaciumo Lunar Linux.

En muziko kaj literaturo

  • La kovrilo de la albumo de Fleetwood Mac nome Penguin aperigas Flavtufan pingvenon. Tiu pingveno sekve iĝis la maskoto de Fleetwood Mac.
  • Rockhopper IV estas la nomo de kosmoŝipo en la novelo de Alastair Reynolds de 2005 en ĝenro de sciencofikcio nome Pushing Ice. La ŝipa logo estas pingveno, de neklara genro.

Alia

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Trewby, Mary. (2002) Antarctica: an encyclopedia from Abbot Ice Shelf to Zooplankton. Auckland, New Zealand: Firefly Books, p. 152. ISBN 1-55297-590-8.
  2. Eudyptes chrysocome Arkivigite je 2011-09-22 per la retarkivo Wayback Machine, IUCN
  3. (1990) “Hybrid Rockhopper-Macaroni Penguins, interbreeding and mixed-species pairs at Heard and Marion Islands”, Emu 90 (3), p. 198–210. doi:10.1071/MU9900198. 
  4. flavtufaj pingvenoj, Parko Drusillas
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008b): [https://web.archive.org/web/20080914020126/http://www.birdlife.org/action/science/species/global_species_programme/whats_new.html Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine [2008 IUCN Redlist status changes]]. Konsultita la 23an de Majo 2008.
  6. Glenday, Craig (eld.) (2008): Guinness World Records 2008. Guinness Media, Inc. ISBN 1-904994-19-9
  7. BirdLife International (2008a) Southern Rockhopper Penguin Species Factsheet Arkivigite je 2008-12-11 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 27an de Majo 2008.
  8. Devon Phelan. Eudyptes chrysocome rockhopper penguin. Animal Diversity Web. Alirita 2013-07-09.
  9. Konservado ĉe Parko Drusillas, Konservado ĉe Parko Drusillas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]