Suda kureo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda kureo
Suda kureo
Suda kureo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Curaeus
Specio: 'C. curaeus'
Curaeus curaeus
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ovoj de Molothrus bonariensis en nesto de Curaeus curaeus - Muzeo de Tuluzo

La Suda kureo (Curaeus curaeus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj genro de Kureoj, kiu enhavas nur du speciojn. Tiu ĉi troviĝas en suda Sudameriko nome en Argentino kaj Ĉilio, kio nomigas la specion en la komuna nomo, ĉar plej parto de specioj de la familio loĝas en Centrameriko, norda Sudameriko kaj nur ĝis norda Argentino. Tiele tiu specio estas unu el la plej suda el la familio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj de montetoj.

Ĝi estas ĉirkaŭ 28 cm longa, kaj ties plumaro estas brile tutnigra, sen seksa dimorfismo, tio estas maskloj kaj inoj similaspektas kaj malfacile diferenceblas en naturo, male al granda parto de la membroj de la familio, kiuj prezentas kazojn de seksa duformismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]