Sudafrika flavbrida vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudafrika flavbrida vanelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: [[Vanellus]] 'Vanellus'
Specio: Sudafrika flavbrida vanelo 'Vanellus senegallus'
Linnaeus 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj.

Disvastiĝo

Ĝi estas loĝanta bredanto en plej granda parto de sub-Sahara Afriko escepte la pluvajn arbarojn, kvankam la specio moviĝas iomete laŭ sezonoj. Estas tri subspecioj, nome Vanellus senegallus senegallus, Vanellus senegallus major kaj Vanellus senegallus lateralis; tiu lasta troviĝas en Sudafriko, Namibio, Kenjo, Kongo kaj Ugando.

Aspekto

Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas grandaj birdoj (34 cm longaj) preskaŭ tute brunaj, krom koloraj partoj en kapo, nome nigraj gorĝoj kaj krono, blanka frunto, flavaj grandaj vizaĝaj bridoj, okulringo kaj beko -kun nigra pinto- kaj ruĝaj lobuloj inter beko kaj frunta marko. Krome la kolo estas striita blankonigre. La vosto estas blanka kun nigra pinto kaj la kruroj estas flavaj.

Dumfluge la supraj flugiloj havas nigran kaj brunan partojn separitajn de blanka strio. La subaj flugiloj estas blankaj kun nigraj pintoj.

Kutimoj

Tiu specio estas komuna reproduktanto en humidaj malaltaj medioj, ĉefe herbejoj. Ili ofte manĝas en pli sekaj manĝejoj, kiel golfejoj, manĝoplukante insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la grundo. La ino demetas tri aŭ kvar ovojn en surplanka skraponesto. Ili loĝas laŭ paroj aŭ etaj grupoj.

La Sudafrika flavbrida vanelo havas laŭtan pip-pip pepadon.

La Sudafrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas unu el la birdoj protektitaj de internaciaj traktatoj.

Referenco

Shorebirds by Hayman, Marchant and Prater ISBN 0-395-60237-8