Sudafrika tadorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudafrika tadorno
Sudafrika tadorno, ino
Sudafrika tadorno, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tadorna
Specio: T. cana
Tadorna cana
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudafrika tadorno, Tadorna cana, estas specio de tadorno, grupo de grandaj anserecaj birdoj kiuj estas parto de la birda familio de Anasedoj, kiu enhavas ankaŭ la cignojn, la anserojn kaj la anasojn.

Tiu estas 64 cm longa birdo kiu reproduktiĝas en suda Afriko, ĉefe en Namibio kaj en Sudafriko. En la sudhemisfera vintro, multaj birdoj moviĝas nordorienten el la reproduktaj teritorioj al la preferataj areoj por plumoŝanĝado, kie okazas grandaj koncentroj.

Tiu specio estas ĉefe asocia kun lagoj kaj riveroj en preskaŭ malferma kamparo, kaj reproduktiĝas en neuzataj mamultruoj, kutime en tiuj de la orikteropo.

Plenkreskulo de Sudafrika tadorno havas rustecan korpon similkoloran al tiu de la Rusta tadorno, fakte nur tiuj du samgenranoj kunhavas tiun koloron, dum aliaj estas pli malhelaj aŭ blankaj. Ili havas ankaŭ flugilojn rimarkinde markatajn de blanka, nigra kaj verda koloroj, nome blanka en flugilkovriloj, nigra ĉe flugoplumoj kaj malhelverda ĉe la speguleto, kiel ĉe aliaj samgenranoj. Krome la masklo dum reprodukta plumaro havas grizan kapon, dum la ino havas blankan vizaĝon (nome sama areo kiel la Rusta tadorno, tio estas bridareo kaj ĉirkaŭokule) kaj malhelbrunajn al nigrecajn kronon, nukon kaj kolflankojn. Do temas pri specio kun nur iomete da seksa duformismo. Samkolore estas ambaŭseksaj vostoj, dum la beko estas pli nigra.

La Sudafrika tadorno estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

La genra nomo Tadorna devenas el keltaj radikoj kaj signifas "makuleca akvobirdo", simile al la angla "shelduck".[1]

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. Kear, Janet. (2005) Ducks, Geese, and Swans. Oxford University Press, p. 420. ISBN 0 19 861008 4.