Sudamerika ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudamerika ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Sterna Sterna
Specio: Sudamerika ŝterno 'Sterna hirundinacea'
René-Primevère Lesson 1831
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudamerika ŝterno (Sterna hirundinacea) estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Argentino, Brazilo, Ĉilio, Ekvadoro, la insuloj FalklandojMalvinoj, Peruo kaj Urugvajo. La tutmonda loĝantaro estas supozata inter duonmiliono kaj unu miliono da ekzempleroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu ŝterno (40 cm longa) havas helgrizajn dorson kaj supraflugilojn, iom pli malhelajn ĉepinte. La vosto estas forkoforma kaj la flugiloj longaj kaj pintaj. La subaj partoj estas blankaj, kiel brusto kaj vizaĝo, dum kontraste kaj bone markita la krono ĝis la okulnivelo kaj ekde la beko ĝis la suba nuko estas nigra. La beko kaj la kruroj estas ruĝaj. Junuloj havas nigran bekon kaj ne tiom nigran kronon, nur la malantaŭa parto estas griznigra kaj la frunto estas blanka. Ambaŭ seksoj estas similaj. Tiu specio estas simila al Hirunda ŝterno, sed la Sudamerika ŝterno estas iom pli granda kaj havas pli longajn bekon kaj voston.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ties natura medio estas neprofunda maro, do marborda specio kiu reproduktiĝas en rokaj aŭ sablaj strandoj, klifoj kaj insuletoj. Ili nestas en kolonioj foje po cento, kaj ofte kun mevoj. La nesto estas engrunda truo, ofte kovrita el herberoj. La ino demetas 2 ĝis 3 ovojn novembre kaj decembre (sudhemisfera somero) kaj la idoj jam sendependiĝas februare. La gepatroj defendas agreseme la neston eĉ kontraŭ homoj, sed povas abandoni ĝin, se la ĝenado troas.

Okazas migrado norden de aprilo ĝis septembro (sudhemisfera vintro).

Ili manĝas per plonĝado fiŝojn kaj krustulojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]