Sudamerikaj barbuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudamerikaj barbuloj
Ruĝkapa barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Kapitonedoj Capitonidae
Bonaparte, 1838
genroj

Capito
Eubucco

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sudamerikaj barbuloj estas la specioj de la familio de Kapitonedoj, tio estas preskaŭpaserinaj birdoj de la ordo Pegoformaj kiuj loĝas en Sudameriko. Ili estas tre rilataj al tukanoj.

Sudamerikaj barbuloj estas diketaj birdoj, kun mallongaj koloj kaj grandaj kapoj. Ili ricevas sian nomon el la bridaj harecplumetoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. Plej parto de specioj estas tre brilkoloraj kaj loĝas en tropika arbaro.[1]

Sudamerikaj barbuloj estas ĉefe arboremaj birdoj kiuj nestumas en arbotruoj elfositaj de la reprodukta paro, kie la ino demetas 2-4 ovojn. Ili manĝas fruktojn kaj insektojn. Tiuj birdoj ne migras.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Dum plej parto de la specioj de Sudamerikaj barbuloj loĝas arbarojn de malaltaj teroj, kelkaj teritorias ankaŭ en montaraj kaj mezvarmaj arbaroj. Plej parto estas limigitaj al habitatoj enhavantaj arbojn kun morta ligno, kiuj estas uzata por nestumado.

La dieto de tiuj barbuloj estas miksa, kun frukto kiel hegemonia parto de la dieto. Ili manĝas ankaŭ etajn predojn, ĉefe dum reproduktado. Barbuloj estas kapablaj ŝanĝi sian dieton rapìde laŭ ŝanĝoj en manĝodisponeblo. Ili vizitas nombrajn specioj de fruktarboj aŭ arbustoj; individua barbulo povas manĝi ĝis 60 diversajn speciojn en sia teritorio. Ili vizitas ankaŭ plantejojn kaj manĝas kultivatajn fruktojn kaj vegetalojn. Fruktojn manĝas enteraj, kaj ties nedigestebla materialo kiel semoj estas vomitaj poste (ofte antaŭ kanto). Tiu vomado ne okazas kutime en la nesto (kiel okazas ĉe tukanoj). Kiel siaj samfamilianoj, oni supozas, ke la amerikaj barbuloj estas gravaj agentoj por la semodisiĝo en la tropikaj arbaroj.

Krom frukto, ili povas ankaŭ manĝi artropodojn, plukitaj el la branĉoj kaj trunkoj de arboj. Ili prenas ampleksan gamon de insektoj, inkludante formikojn, skarabojn kaj tineojn. Ankaŭ skorpiojn kaj centipedojn manĝas, kaj kelkaj specioj manĝas ankaŭ etajn vertebrulojn kiel ranojn.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Sudamerikaj barbuloj havas malmulte da impakto sur homoj. La perdo de arbaro povas okazigi danĝeran efekton sur la specioj de barbuloj kiuj dependas el malnovaj arbaroj, sed povas okazigi profiton al specioj kiuj favoras pli tuŝitajn arbarojn aŭ malferma habitato.

Du specioj el Sudamerikaj barbuloj estas listitaj kiel minacataj de la IUCN: La Blankdorsa kapito de Kolombio estas listita kiel endanĝerita, ĉar ties limigita teritorio estas minacata pro senarbarigo por agrikulturo (inkludante tiujn de kokao kaj kanabo), lignorikoltado kaj minado. La ĵus malkovrita Ruĝostria kapito de Peruo estas konsiderata vundebla pro ties malgranda populacio (malpli ĉirkaŭ milo da birdoj) kvankam ties habitato ne estas tuj minacata.

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Fosiliojn de Sudamerikaj barbuloj oni trovis el Mioceno en Florido. Oni interkonsentas amplekse, ke la plej proksimaj parencoj de la barbuloj estas la tukanoj, kaj ke tiuj du familioj estas tiom proksimaj kiom la mielindikantoj kaj la pegedoj (kun kiuj formiĝas la ordo de Pegoformaj).

Iam la barbuloj estis konsiderataj kiel unu familio (Short & Horne 2002). Tamen, tiuj rezuultis esti parafiletaj rilate la tukanoj; tiele nur la Sudamerikaj veraj barbuloj restas en la familio de Kapitonedoj. La Afrikaj barbuloj (Libiedoj) kaj la Aziaj barbuloj (Megalaimedoj) kune kun la du tukan-barbuloj el Sudameriko (Semnornitedoj) estas nune disigitaj el tiu familio. Alternative, la tukanoj, kiuj evoluis el komuna praulo kunhavita kun la Sudamerikaj barbuloj, povus esti inkludita en la tradicia ĉioenhava barbulfamilio. Ĉar ili evoluigis serion de karakteroj kiuj estas unikaj al ili, ili estaskutime traktitaj separate, kaj tiele la nomitaj barbuloj estas disigitaj en 4 diversaj stirpoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

FAMILIO: KAPITONEDOJ

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • LL Short, JFM Horne (2002) Family Capitonidae (barbets). in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2004) Handbook of the Birds of the World. Volume 7. Jamacars to Woodpeckers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 84-87334-37-7

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Short, Lester L.. Forshaw, Joseph: (1991). Forshaw, Joseph: Encyclopaedia of Animals: Birds. London: Merehurst Press, 153-154. ISBN 1-85391-186-0.