Sudameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudameriko

Sudameriko (mapo)
Mapo de Sudameriko.
Areo 17.840.000 km²
Loĝantoj 382.000.000
Landoj 13
Dependaj teritorioj 3
Ĉefaj lingvoj hispana

portugala
franca
nederlanda
angla
gvarania
ajmara
keĉua

Horzonoj UTC-5 al UTC-2
Plej grandaj urboj San-Paŭlo
Bonaero
Rio-de-Ĵanejro
Bogoto
Limo
vdr

Sudameriko estas la suda amerika subkontinento. Ĝian nordon trairas la ekvatoro; do ĝia pliparto apartenas al la suda hemisfero. Ĝi situas inter la Atlantika Oceano oriente, la Pacifika Oceano okcidente, la Kariba Maro norde kaj la Antarkta Oceano sude. Ĝia areo de 18,8 milionoj da kvadrataj kilometroj respondas al 42 % de la areo de Ameriko aŭ 12 % de la supermara areo tuttera. 6 % de la monda loĝantaro vivas en Sudameriko.

Al Sudameriko oni kalkulas dek du aŭ dek tri landojn kaj ses dependaĵojn de aliaj landoj:

Landoj Dependaĵoj

Iuj kalkulas Trinidadon kaj Tobagon al Meza Ameriko, sed ĝi ja situas sur la kontinentbreto de Suda Ameriko, antaŭ la marbordo de Venezuelo. Panamo iam estis parto de Kolombio kaj estis apartigita fare de Usono; tial oni nun kakulas ĝin al Meza Ameriko kaj konsideras ĝian sudan limon, al Kolombio, la norda limo de Sudameriko.

Historio

Antaŭkolumba epoko

La tradicia teorio pri la praloĝantoj de Sudameriko diras, ke ili inter la jaroj 13.000 kaj 14.000 antaŭ nia epoko venis tra Nordameriko el Azio. Tamen la setlejoj de Tiahuanaco iĝis arĥeologia mistero[1]; la multeco de tre malnovaj arĥeologiaj trovaĵoj, precipe en la nordo, kaj la genaraj diferencoj inter nord- kaj sudamerikaj indianoj igis kelkajn esploristojn hipotezi pri aparta praloĝantaro de Sudameriko, kiu ne venis de la nordo.

Tiu hipotezo rilatas al teorio pri enmigrado el Oceanio tra Antarkto,[2] kaj ŝajnas konfirmi ĝin trovaĵoj de setlejoj de marbordaj triboj ĉirkaŭ 14.800 jarojn aĝaj en Monte Verde en Ĉilio.[3]

La kolonia erao

Kiel unuaj eŭropanoj alvenis la hispana kaj la portugala imperioj, kiuj komencis konkeri la kontinenton kaj eksetlis unue precipe en la sudo de Nordameriko, en Mezameriko (kun la karibaj insuloj) kaj en la anda regiono de Sudameriko (respektive en la azteka kaj inkaa imperioj). Hispanio forte establiĝis en nun Meksiko kaj de tie iris suden al la centra zono de nuna Ĉilio. Samtempe ĝi fondis urbojn ĉe la estuaro de la Plata-rivero, precipe Asunciono.

La traktato de Tordesillas, subskribita en 1494 de la Katolikaj Gereĝoj kaj reĝo Johano la 2-a de Portugalio establis dispartigon de la aneksaj zonoj de la Nova Mondo. La orienta parto de Sudameriko, la orienta parto de nuna Brazilo, estis atribuita al la agadkampo de Portugalio, kiu submetis ĝin, kiam en 1500 Pedro Álvares Cabral albordiĝis tie.

La unua ekveturo de eŭropanoj al Sudameriko jam okazis la 5-an de aŭgusto 1498, kiam Kristoforo Kolumbo ekveturis suden ekde Hispaniolo kaj sur insulo Cubagua fondis la unuan eŭropan setlejon en Sudameriko, Nueva Cadiz. En 1515 estis fondita la unua setlejo sur firma tero, Cumaná en nuna Venezuelo.

En 1532 la hispana konkistadoro Francisco Pizarro alvenis en Kaŝamarko, malliberigis la inkaan monarĥon Ataŭalpo kaj poste ordonis ekzekuti lin. Aliance kun la nobelaro de Cuzco li sukcesis konkeri la inkaan imperion.

Portugalio alproprigis al si la pliparton de la altantika rando de norda Sudameriko, el kiu poste ekestis Brazilo.

Anglio establis, krom dek tri Koloniojn en la atlantika rando de Norda Ameriko, kelkajn sur iuj karibaj insuloj. La nun britaj insuloj Falklandoj estis eksetlitaj nur en 1764, de francoj.

Francio okupis nunan Francan Gvajanion kaj nordamerike Luizianon kaj Kebekion.

Nederlando establis koloniojn en Surinamo kaj sur la Nederlandaj Antiloj kaj Arubo.

Emancipiĝo

Ĉirkaŭ 1808 la premo fare de Napoléon Bonaparte ekigis serion de eventoj, kiu pli malbonigis la situacion de Hispanio. Reĝo Karlo la 4-a abdikis la 19-an de marto 1808 favore al sia filo Ferdinando la 7-a post la sukcesoj de la ribelo de Aranjuez, kaj la 5-an de majo ambaŭ devis cedi la tronon al Napoleono, kiu nomumis sian fraton, Jozefon la 1-an, nova reĝo de Hispanio. Tio provokis la militon de Hispana Sendependiĝo, kaj en Ameriko same kiel en Hispanio formiĝis regionaj konsilioj, kiuj favoris la luktadon kontraŭ la francaj invadintoj por reestabli la laŭleĝan monarĥon. Tamen multaj el la amerikaj konsilioj estis konsiderataj kun malfido de la hispanaj aŭtoritatoj, kiuj suspektis ilin favori la francojn kaj ne estis forgesintaj kampanjojn kiaj tiu de Antonio Nariño, kiu en Bogoto publikigis la Deklaracion de la Homaj kaj Civitanaj Rajtoj]], la movadon de Juan Picornell, la komspiron de Manuel Gual kaj José María España aŭ la tri frakasitajn armeajn ekspediciojn de Francisco de Miranda en Venezuelo.

La Militoj de la hispanamerika sendependiĝo komenciĝis en 1809 per la Revolucio de La Paz en la altejoj de Peruo kaj kulminis per la okupado de la fortresoj de Kallao en 1826. En 1817 la liberigista generalo José de San Martín sukcesis kun sia armeo transiron de la Andoj kaj venkis la reĝanojn en Ĉilio. Poste li direktiĝis al Lima por frapi la centron de la hispana potenco en Ameriko. La meza alto de 3.000 metroj kaj la pinta de 4.800 kaŭzis en la armeo altomalsanon; la vojo larĝis mezume 30 centimetrojn kaj estis malunueca. El la 5.400 armeanoj 300 mortis survoje; de la 9.200 muloj alvenis nur 5.000, kaj de la 1.500 ĉevaloj nur 500. San Martín samtempe gvidis ses kolonojn, kiuj krucis la ĉenmontaron je malsamaj lokoj, kun la celo konfuzi kaj disigi la reĝanajn fortojn, kiuj lin atendis. Je la alveno en Ĉilio la ribela armeo sub la komando de San Martín sukcesis ŝlosilan triumfon en la batalo e Chacabuco. Tiujn eventojn komplementis la kampanjoj de la liberigisto Simón Bolívar en la nordo de la Sudameriko, kiu faris sian unuan grandan baton en la Batalo de Bojakao.

La sudamerika integriĝo

Grava paŝo por la ekesto de Brazilo kiel naciŝtato estis la ŝanĝo de la portugala ĉefurbo de Lisbono al Rio-de-Ĵanejro, kiu implicis la regnecon de Brazilo, kiel reĝlando ene de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo (1807–1821); kiam ĉi tiu regno pace dissolviĝis, ekestis la imperio de Brazilo. Ties sendependecon proklamis en 1822 la filo de la reĝo de Portugalio, Petro la 1-a, kiu establis konstitucian monarĥion, daŭrontan ĝis la proklamo de respubliko en 1889.

Pro sia sendependeco Sudamerio suferis en kelkaj landoj diversajn tipojn de diktaturo kaj fortaj homoj. Tamen fine de la 20-a jarcento la pliparto de la duonkontinento sukcesis akiri demokratie elektitajn registarojn, kvankam ne en ĉiuj cirkonstancoj ekestis daŭremaj institucioj. Dum la unua kaj dua mondmilitoj Sudameriko sukcesis resti ekster la detruaj okazaĵoj kaj akceptis milojn da rifuĝantoj. Tamen en 1941/2 okazis la Perua-Ekvadora Milito.

En la 1960-aj jaroj ekestis serio da diktatoraj reĝimoj subtenataj de lokaj aristokrataroj, kun helpo de Usono celanta nuligi registarojn kun sociisma tendenco en Brazilo, Argentino, Urugvajo, Paragvajo, Ĉilio kaj Bolivio[4]. Ekde 1999 la sudamerikaj landoj escepte de Kolombio elektis centrajn-maldekstrajn aŭ maldekstrajn registarojn, sed la plimulto subtenas la liberan merkaton.

Geografio

La teritorio de Sudameriko havas areon de 17.819.100 km². Ĝia marbordo longas 34.500 km; el tiuj 25.432 km estas de la kontinento mem, la cetero de insuloj.

Geologio kaj nivela strukturo

Geografie Sudameriko dividiĝas al tri partoj: La kordileroj (Andoj), la malaltejoj kaj la kontinenta breto[5]. La Andoj distingiĝas kiel la plej granda kaj plej juna montoĉeno de la mondo, kaj kiel dua plej alta post Himalajo. Ĝi leviĝas el la profundoj de la oceano kaj etendiĝas de la fuegia arkipelago sud-oriente, sekvas la marbordon kaj norde dividiĝas en du brakojn, unu al la Panama istmo kaj unu laŭiranta la bordon de la Kariba Maro.

La kordilero ekestis per ŝoviĝo de la Plato Nazca sub la sudamerikan platon je rapido de ĉirkaŭ 9 cm/jaro. Ĝi trairas Argentinon, Ĉilion, Bolivion, Peruon, Ekŭadoron, Kolombion kaj Venezuelon. Pluraj el ĝiaj pintoj superas alton de ses mil metro, ekzemple la Akonkagvo (6.960,8 m)[6], la Nevado (= neĝokovrita) Ojos del Salado (6.893 m), la Nevado Huascarán (6.768 m), la Nevado Sajama (6542 m) kaj la vulkano Ĉimborazo (6.310 m). En Kolombio, ĉe la alia flanko de la duonkontinento, estas altecoj de pli ol 5.300 m en la Sierra Nevada del Cocuy kaj sur monto Nevado del Ruiz. Per siaj branĉoj la kordilero enfermas valojn kiaj ekzemple la Meza Depresio kaj la Valon de Kaŭko en Kolombio kaj altebenaĵojn kia la Altiplano, ebenaĵo proksimume 3.000 metrojn alta, kiu estas seka regiono inter Bolivio, Argentino kaj Ĉilio.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Jesús Checa España. (2007) Amerindia: Pasado y futuro de una raza. Trafford Publishing. ISBN 978-1425114947.
  2. Charles C. Mann. (2006) 1491: una nueva historia de las Américas antes de Colón (hispane). Madrid: Taurus, p. 232–234. ISBN 84-306-0611-4.
  3. Tom D. Dillehay, C. Ramírez, M. Pino, M. B. Collins, J. Rossen, J. D. Pino-Navarro. Monte Verde: Seaweed, Food, Medicine, and the Peopling of South America (angle). Science, p. 784–786.
  4. Leslie Bethell (red.). (1995) The Cambridge History of Latin America (angle). Cambridge University Press. ISBN 0-521-39525-9.
  5. South America. Topography and Geology. (angle). infoplease. Alirita 2013-03-10.
  6. Se dio a conocer la nueva altura oficial del Cerro Aconcagua: 6.960,8 metros (Oni diskonigis la novan altecon de la Akonkagvo: 6.960,8 metroj) (hispane). Instituto Geográfico Nacional, República Argentina. Alirita 2013-03-10.



Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara