Sudgranda lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudgranda lanio
Sudgranda lanio en Ekstremaduro
Sudgranda lanio en Ekstremaduro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. meridionalis'
Lanius meridionalis
(Temminck, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudgranda lanio (Lanius meridionalis) estas granda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas ege rilata al la Granda lanio (Lanius excubitor), kun kiu ĝi estis konsiderata samspecifa; kie ili koincidis, ili ne interreproduktiĝis kaj estis unuafoje separataj pro elekto de habitato (Sangster et al., 2002).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La plumaro estas ĝenerale simila al la Granda lanio krom la sube menciataj diferencoj.

Temas pri granda paserino, mezgranda lanio (24 al 25 cm longa kun enverguro de 30 al 34 cm). La ĝenerala koloro de la supraj partoj estas perlogriza. La vangoj kaj mentono, same kiel fajna kaj ofte malfacile videbla superokula strio, estas blankaj, kaj larĝa nigra masko etendas el beko tra la okulo al la orelkovriloj; la areo tuj super la beko estas griza. La ŝultroplumoj estas blankaj kaj la flugiloj estas nigraj kun blanka strio formata de la bazoj de la unuarangaj plumoj, sekva en la bazoj de la duarangaj en kelkaj regionoj. La vosto estas nigra, longa, kaj pinteca pinte; la eksteraj vostoplumoj havas blankajn angulojn. La subaj partoj estas blankecaj.

Ĝi distingiĝas el la Granda lanio per malpli blanka superokula strio kaj ĉefe rozkolora nuanco en subaj partoj, escepte en gorĝareo, kiu estas tute blanka.

Kvankam oni ne povas paroli pri klara seksa duformismo, la masklo havas la parton de la masko inter la okulo kaj la beko pli brilnigran, dum ino havas pli grizecan saman parton; krome la flugilmakulo estas kutime pli granda ĉe maskloj. Ne eblas distingi junulojn laŭ sekso; ili estas pli brunecaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Verde, la tutan jaron, suda Francio, Iberio, en Nordafriko ĉirkaŭ Saharo kaj ĝis Pakistano kaj norda Barato; flave, somere la migrantoj, Centra Azio kaj tra norda Ĉinio kaj suda Mongolio; verde stria, vintre la migrantoj, valo de la rivero Nilo, marbordaj regionoj de Arabio, Irako kaj suda kaj nordorienta Irano kaj Afganio.
  • L. m. meridionalis
  • L. m. koenigi
  • L. m. algeriensis
  • L. m. elegans
  • L. m. leucopygos
  • L. m. aucheri
  • L. m. buryi
  • L. m. unicatus
  • L. m. lathora
  • L. m. pallidirostris

La raso L. m. meridionalis estas de loĝantaj birdoj en suda Eŭropo (ĉefe Iberio kaj Francio) kaj norda Afriko. Ĝi estas iom pli malgranda kaj pli malhela ol la Granda lanio, kaj preferas sekan malferman kamparon. La raso L. m. pallidirostis reproduktiĝas en centra Azio kaj vintras en tropikoj. Ĝi estas multe pli pala ol la Sudgranda aŭ la Granda lanioj, kaj ĝi estas foje disigita kiel separata specio, nome la Stepa lanio, L. pallidirostis. Ĝi preferas ankaŭ pli aridan habitaton kun disa vegetaĵaro.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu mezgranda paserina birdo manĝas grandajn insektojn, malgrandajn birdojn, reptiliojn kaj rodulojn; foje eĉ skorpiojn, kiujn ili ĉirkaŭas ĝis kiam la skorpio malatentas kaj la birdo subite ekatakas ties pinĉilon, post kio la englutado rapidas. Kiel ĉe aliaj lanioj, ankaŭ tiu ĉasas el elstaraj ripozejoj, kaj palisumas kadavraĵojn en dornoj aŭ pikdratoj kiel ĉe "manĝujo". Krome tiu specio kapablas imiti malgrandajn kantobirdojn, kiuj poste estos allogataj kaj kaptataj.

La migranta orienta formo estas iom vaganta al okcidenta Eŭropo, inklude Britio, kutime aŭtune.

Ili vivas ĝis 6 jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Lanius meridionalis

La reprodukta sezono estas el aprilo al majo. La nesto estas konstruita el branĉetoj kaj kovrita el vegetala materialo kaj plumoj de aliaj birdoj. Ĝi situas plej ofte el 3 al 5 m supergrunde, sed foje eĉ nur je 1 m supergrunde en densa arbusto. Foje ili konstruas neston en sama arbo de pasintaj jaroj, ĝis kiam en ununura arbo estas 5 aŭ 6 malnovaj nestoj de la sama birdo. La ino demetas 5 aŭ 6 ovojn. Ambaŭ seksoj kovas, kio daŭras 15 tagojn. Elnestiĝo okazas post 19 a ŭ 29 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En la hispana Birdoj de Alikanto.
  • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. DOI 10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Identigo[redakti | redakti fonton]

  • Jorma Tenovuo & Juha Varrela (1998) Identification of the Great Grey Shrike complex in Europe Alula 4(1): 4 - 11
  • Clement, Peter, kaj Tim Worfolk (1995) Southern and eastern Great Grey Shrikes in northwest Europe Birding World 8(8) 300-309

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]