Sudinsula bruna kivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kivio
Tokoeka.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Apterigedoj Apterygidae
G.R. Gray, 1840
Genro: Apterigo Apteryx
Specio: A. australis
Apteryx australis
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudinsula bruna kivio, Tokoeka, Tokoeko, aŭ Komuna kivio,[1] (Apteryx australis), estas specio de kivio el la Suda Insulo de Novzelando. Ĝis 2000 ĝi estis konsiderita samspecifa kun la Nordinsula bruna kivio, kaj ankoraŭ estas tiele konsiderita de kelkaj fakuloj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La nomo Apteryx australis estas bazita sur la greka kaj latina. Apteryx signifas "A-" sen "pteriks" flugiloj, kaj "australis" el "auster" la suda vento, kaj "-alis" rilata al. De tie “rilata al suda vento” estas la laŭvorta signifo de australis, ne nepre “el Aŭstralio”.[2]

La Sudinsula bruna kivio apartenas al la kivia familio kaj al ordo de Strutoformaj birdoj. Kiel ĉe ĉiuj tiuj, ties sternumo ne havas kilon, ĝi estas nefluga birdo, kaj ĝi havas distingan palaton.[1]

La Sudinsula bruna kivio estas dividata en du subspecioj:

  • A. a. australis, Sudinsula bruna kivio, kun populacio de proksimume 7,000 birdoj, kiuj troviĝas eu la Suda Insulo de Novzelando. Disa populacio, ĉe Haast, nome la Haasta bruna kivio (nekonfuzenda kun la Apteryx haastii), estas rara (kun nur ĉirkaŭ 250 specimenoj) kaj estas karaktera pro sia ruĝeca plumaro.[3]
  • A. a. lawryi, Stŭartinsula bruna kivio estas relative komuna (20,000 birdoj) tra sia teritorio, kun ĉirkaŭ 17 birdoj por kvadrata kilometro. Ties plumoj estas striecaj laŭlonge kun ruĝecbruna.[3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Disekciita specimeno, kun eksponitaj muskoloj kaj flugilungoj.
Distribuado de la Sudinsula bruna kivio en sudokcidento de la Suda Insulo.

Ĝi ne havas uropigan glandon, kaj ties plumoj havas nek postmudaĵojn nek barbaĵojn. Estas grandaj vibroharoj ĉirkaŭ ties buŝo, kaj ĝi ne havas voston, nur pugostumpon. Ĝi havas longon de 45 al 55 cm kaj la ino pezas 2.1 al 3.9 kg dum la masklo pezas 1.6 al 2.8 kg. Ties beko estas longa kaj svelta kun ioma subenkurva. Kiel ĉe aliaj kivioj ĝi estas nokta animalo. La koloro de ties plumaro estas ruĝeca kun iome da strieco.[1]


Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La Sudinsula bruna kivio komunikas voĉe por helpi al defendo de sia teritorio. Ili ankaŭ kantas duetojn unu kun alia partnero, nome la ino stridkrixcas "kii-ŭii" aŭ "kii-kii" kaj la maskloj raŭkas "karr karr". Maskloj estas pli voĉemaj kaj ambaŭ alvokas estante je rekta sinteno kaj havante siajn krurojn foretende kaj siajn bekojn pinte suben.[1]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Specimeno manĝanta ĉe la Stewart Insulo

La Sudinsula bruna kivio havas longan sveltan bekon kun flankaj naztruoj pinte, kio helpas havigi al ili flarsenson. Ili uzas tion, pli ol vido aŭ aŭdo, por manĝi inter foliaro senvertebrulojn, kiaj tervermoj, larvoj de skaraboj, helikoj, araneoj, centpieduloj, kaj ortopteroj. Ties maĉstomako estas febla, kaj subuzita pro manko de planta materialo. Ties cekumo estas longa kaj mallarĝa kaj helpas al digestado.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Sudinsula bruna kivio, kiel ĉiuj kivioj, havas du funkciantajn ovariojn, tamen nur la maldekstra ovodukto funkcias, permesante ovojn el ambaŭ ovariojn pasi tra ĝi. Ĝi estas monogama specio kaj post pariĝado, ili defendas siajn teritoriojn per avertaj alvokoj. La grando de ties teritorio estas inter 4.9 kaj 43 ha. Nestoj estas faritaj en truoj, aŭ ŝirme inter densa vegetaĵaro. La ino demetas 1–2 ovojn, tipe nur 1, kiun la masklo kovas dum 90 tagoj. Post kelkaj tagoj la ido elnestiĝas kaj manĝas de si mem, kvankam ĝi povas resti ĉe la gepatroj dum unu jaro. For de la reprodukta sezono, ili ripozas solece en ŝirmaj lokoj ĉe grundonivelo.[1]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Reprodukta populacio kaj tendencoj[3]
Loko Populacio Dato Tendenco
Stewart-insulo 20,000 1996 Stabila
Fjordlando 7,000 1996 −5.8% jara malpliiĝo
Haast 300[4] 2008 Pliiĝanta
Totalo (Novzelando) 27,000 1996 Stabila

La Sudinsula bruna kivio loĝas en la Suda Insulo kaj en la Stewart-insulo. Sur la ĉefa tero (Suda Insulo) ili loĝas en Fjordlando kaj en la Okcidenta Distrikto. Ties teritorio estas moderklimataj kaj subtropikaj arbaroj, herbejoj kaj arbustaroj, ju pli densaj, des pli bone.[1] Ili estas disvastigataj tra la tuta Stŭartinsulo kie ili loĝas sur sablaj dunoj.[3]

Konservado[redakti | redakti fonton]

En 2000, post esti agnoskita de Internacia Unio por la Konservo de Naturo, ili estis lokitaj en la statusa grupo de vundeblaj specioj.[5] Ili havas loĝteritorion de 9,800 km2 kaj populacion de 27,000, ĉirkaŭkalkulite en 1996.[3] La vulpoposumoj, Trichosurus vulpecula, kaj la ermenoj, Mustela erminea, manĝas la kiviajn ovojn, dum la ermenoj kaj katoj manĝas kaj idojn kaj junulojn. Ankaŭ plenkreskuloj estas sub minaco de hundoj, furoj, kaj vulpoposumoj, kiuj atakas kaj ilin kaj junulojn. La populacio de la Stewart-insulo estas stabila pro manko de tiuj predantoj,[5] tamen ermenoj koloniigis la insulon en 2000.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Davies, S. J. J. F. (2003)
  2. Gotch, A. F. (1995)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 BirdLand International (2008)(a)
  4. Save the Kiwi (2008)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International   (2012).   Apteryx australis.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Southern Brown Kiwi – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Retrieved 6 February 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Apteryx australis". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 4an de Februaro 2009.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Kiwis". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 89–92. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A.F. (1995) [1979]. "Kiwis". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. London: Facts on File. p. 180. ISBN 0-8160-3377-3.
  • Save the Kiwi (2008). "Population status of the Tokoeka Kiwi". Save the Kiwi. Retrieved 9 July 2009.[dead link]