Sudkarmina abelmanĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sudkarmina abelmanĝulo
Sudkarmina abelmanĝulo
Sudkarmina abelmanĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Meropedoj Meropidae
Genro: Merops
Specio: M. nubicoides
Merops nubicoides
(Des Murs & Pucheran, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Sudkarmina abelmanĝulo (Merops nubicoides) (iam simple Karmina abelmanĝulo) estas preskaŭpaserina birdo de la familio Meropedojabelmanĝuloj. Ĝi reproduktiĝas en subekvatora Afriko, kun teritorio el norda Sudafriko kaj Namibio al Gabono, orienta Kongo kaj Kenjo.

Tiu ĉi specio, kiel aliaj abelmanĝuloj, estas belege kolora, rimarkinda birdo, ĉefe karmina en koloro, sed kun krono, pugo kaj subventro bluaj. Krome estas nigra makulo ekde la nigra beko al okulo kaj ĉirkaŭ, sub kaj malantaŭ ĝi. La vosto- kaj flugilpintoj estas grizecaj. Same la subvosto. La vosto montras du longajn centroplumojn. La specio estas metalbrila en kapo, kie ambaŭ koloroj kaj blua kaj karmina estas tre kontrastaj (dividitaj per la nigra strio), rimarkindaj kaj brilegaj. Tiu specio longas 34 ĝis 39 cm kaj pezas 40 ĝis 67 g.

Ties kutima habitato inkludas malaltajn rivervalojn kaj inundebenaĵojn, prefere kun vertikalaj bordoj taŭgaj por tunelfosi por reproduktado. Tiu ĉi estas tre socia specio, kiu kuniĝas en grandaj birdaroj, en aŭ for de la reprodukta sezono. Ili ripozas komunume en arboj aŭ kanejoj kaj disiĝas amplekse dumtage. Nesto estas ĉe la fino de 1-2metra longa nestotruo en tereca bordo, kie la ino demetas 2-5 ovojn.

Tiu ĉi estas migranta specio, kiu loĝas dum la reprodukta sezono, inter aŭgusto kaj novembro, en Zimbabvo ekzemple, antaŭ translokiĝi suden al Sudafriko por la someraj (en suda hemisfero) monatoj, kaj migri al ekvatora Afriko el marto al aŭgusto.

Ties dieto komponas ĉefe el abeloj kaj aliaj flugantaj insektoj, kaj ties plej ĉasstrategio inkludas gvatadon de flugantaj insektoj, kiel ĉe rabobirdoj el gvatejoj. Tiuj gvatejoj povas inkludi branĉojn aŭ eĉ dorsojn de grandaj animaloj, kiel tiuj de la specio Koria otido, de kie ili povas vidi tiujn insektojn kiuj ekflugas aŭ eksaltas pro la paŝo de la granda birdo. Tiu strategio estas simila al tiu de pli grandaj birdoj, kiel bovardeo, ekde la dorso de ŝafoj, bovoj aŭ eĉ pli grandaj mamuloj. Tiuj abelmanĝuloj estas allogitaj de incendioj, kiuj forpelas kaj eĉ preskaŭ rostas insektojn, kaj pro tio ili estas ofte vidataj ĉirkaŭ tiuj alte en aero; ankaŭ tiu strategio estas propra de aliaj pli grandaj birdoj, kiel turfalkoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Roberts' Birds of Southern Africa - 6a eldono (John Voelcker Fund, 1993) ISBN 0-620-17583-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]