Sud-korea ŭono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sudkoreia ŭono
valuto • vono
Ŝtato: Sud-Koreio
Subdivido: 100 ĉonoj
Kodo laŭ ISO 4217: KRW
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 1102 KRW

1 eŭro = 1546.4496 KRW (la 6-an de novembro 2010)

vdr

La sudkoreia ŭono - koree 대한민국 원, mallonge 원, en ĉinaj karaktroj 大韓民國 圓 - estas la nacia valuto de Sud-Koreio. Unu ŭono estas dividita je cent ĉonoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KRW. Valuta simbolo estas la signo ₩, majuskla litero W dufoje horizontale trastrekita.

La valuto antikvas kaj jam antaŭ jarmiloj estis uzata en Koreio. Nur ekde la Dua Mondmilito kaj la sekva divido de la ŝtato al norda kaj suda partoj kadre de la Malvarma Milito ekzistas sudkoreia kaj nordkoreia ŭono. Ili havas la saman tradician nomon 원, la saman valutan simbolon ₩ kaj la saman nomon de centono (ĉono), sed la sudkoreia valuto en internacia komerco havas senkompare pli altan valoron ol la nordkoreia.

Eksteraj ligiloj


monbileto de 1000 ŭonoj el 2007
kurzo de la sudkoreia ŭono kompare al la usona dolaro (USD) ekde januaro 1990
kurzo de la sudkoreia ŭono kompare al la eŭro (EUR) ekde januaro 1999