Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj
regionobioregiono [+]

LandoAŭstralio
Plej alta punktoBluff Knoll [+]

Vikimedia Komunejo:  Southwest Australia [+]
vdr
Situo de la biodiverseco-riĉaĵejo/tutmondaj 200-regiono.
Situo de la kvin mediteraneaj zonoj de la mondo (verde)

La sudokcident-aŭstralia biodiverseco-riĉaĵejo estas biogeografia regiono kiu ampleksas la sudokcident-aŭstraliajn ekoregionojn en la biomo de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Ĝi estas difinita de la organizaĵo Naturprotekto Internacie. La regiono havas mediteranean klimaton kun humidaj vintroj kaj sekaj someroj, unu el kvin tiaj regionoj en la mondo. La regiono kovras 356 717 da kvadrataj kilometroj, konsistante el larĝa marborda ebenaĵo 20-120 kilometrojn larĝe, transiranta al milde montetaj ĉirkaŭaj regionoj konsistigataj el eroziita granito, gnejso kaj laterito. Dezertoj kaj kserofitaroj situas en la nordo kaj oriento tra la centro de Aŭstralio, apartigante la biodiverseco-riĉaĵejo de la aliajn mediteraneaj kaj humid-klimataj regionojn de la kontinento.

La vegetaĵaro en la regiono estas plejparte ligneca, inkluzive de arbaroj, duonarbaroj, arbustaroj, kaj erikejoj, sed neniuj herbejoj. La superregaj vegetaĵartipoj estas eŭkaliptaj duonarbaroj, eŭkalipt-dominataj mali-duonarbaroj, arbedaroj kaj erikejoj. Ili similas al la ĉaparaloj, makisoj kaj finbosoj de aliaj mediterane-klimataj regionoj.

La regiono havas ĝenerale malriĉajn sablajnlateritajn grundojn, kiuj subtenis riĉan speciigon de plantoj adaptataj al specifaj ekologiaj niĉoj. La regiono gastigas grandan diversecon de endemiaj specioj, precipe pri la proteacoj.

La biodiverseco-riĉaĵejo kongruas kun la tutmondaj 200-regiono sudokcident-aŭstraliaj arbaroj kaj arbustaroj.

Flaŭra provinco[redakti | redakti fonton]

La regiono respondas al la flaŭra provinco de Sudokcidenta Aŭstralio. La Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio (IBRA) subdividas la regionon en nombron da ekoregionoj :

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Thackway, R and I D Cresswell 1995 : An interim biogeographic regionalisation for Australia : a framework for setting priorities in the National Reserves System Cooperative Program Version 4.0 Canberra, Australian Nature Conservation Agency, Reserve Systems Unit. ISBN 0-642-21371-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]