Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj
ekoregiono
geografia objekto • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
vdr

La sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj estas ekoregiono el la sudaraba ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono ankaŭ troviĝas unuflanke en la tutmondaj 200-regiono "arab-altaĵaj duonarbaroj kaj kserofitaroj", kaj aliflanke en la biodiverseco-riĉaĵejo orienta afromontano difinita fare de la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono okupas areon de 87 023 kvadratajn kilometrojn, troviĝante super altitudo de 2 000 metroj en Asir-Montaro de sudokcidenta Sauda Arabujo kaj la okcidentaj altaĵoj de Jemeno.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La flaŭro ŝanĝiĝas laŭ altitudo. Ĉiamverda duonarbaro kaj arbustaro troviĝas inter altitudoj de 2 000 kaj 2 500 metroj, kun Olea chrysophylla kaj Tarchonanthus camphoratus kiel superregantaj arboj. Super altitudo de 2 500 metroj, nubarbaroj estas troveblaj je pli humidaj nord-flankaj deklivoj; plejofte ili konsistas el grandaj arbedoj kaj arbetoj de altkreska junipero kaj Euryops arabicus, kovritaj kun la likeno Usnea articulata. Je la pli sekaj sud-flankaj deklivoj arbustetaj arbaroj de Rubus petitianus, Rosa abyssinica, Alchemilla crytantha, Senecio spp., Helichrysum abyssinicum, Aloe sabae, kaj Euphorbia ssp. estas komunaj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La araba leopardo (Panthera pardus ssp. nimr) kaj araba lupo (Canis lupus ssp. Arabs) estas krize endanĝerigitaj. Aliaj mamuloj inkluzivas Papio hamadryas, karakalon Caracal caracal ssp. schmitzi, Procavia capensis ssp. jayakari, kaj hienon (Hyaena hyaena).

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

En Jemeno, tradicio de altmontara agrikulturo dum dumil jaroj naskigis sensacian terasigitan pejzaĝon je la krutaj montaraj deklivoj. Tamen, tiu forigis plimulton de la arbara kaj maldensarbara kovraĵo kaj nur dessimitaj makuloj de duonarbaro nuntempe postrestas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj
AT1301 Aldabra-insularaj kserofitaroj  Sejŝeloj
AT1303 Orient-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj  Ĉado,  Sudano
AT1304 Eritrea marborda dezerto  Eritreo,  Ĝibutio
AT1305 Etiopaj kserofitaj herbejoj kaj arbustaroj  Eritreo,  Etiopio,  Ĝibutio,  Somalio
AT1310 Kaoko-Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1311 Madagaskaraj veprejoj  Madagaskaro
AT1315 Namiba Dezerto  Angolo, {{{1 Namibio
AT1318 Sokotraj kserofitaroj  Jemeno
AT1321 Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj  Jemeno,  Sauda Arabio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]