Sudorienta Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudorienta Sulaveso
Sulawesi Tenggara

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kendari
Areo 38 067 km²
Loĝantaro 2 232 586 (stato de 2011)
ISO-kodo ID-SG
emblemo
emblemo
vdr

Sudorienta Sulaveso - indonezie Sulawesi Tenggara, enlande foje mallongigata "Sultra" - estas unu el la 31 provincoj, kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto Ĝakarto konsistigas Indonezion. La provinco kovras areon de 38 067 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo Sulaveso. Laŭ stato de la jaro 2011 Sudorienta Sulaveso havis 2 232 586 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 51 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 199 subdistriktoj kaj 1 843 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo Kendari.

la "turo de unueco" en la provinca ĉefurbo Kendari

La teritorio kovras la sudorientan duoninsulon. La provinco estas unu el la plej malproksimaj partoj de la insulo, kaj ne konektatas per aŭtovojoj kun la aliaj provincoj de la insulo. La ĉefaj transportvojoj estas la pramo trans la Golfo de Bone al Sulaveso kaj la flugoj al kaj de Makassar, la ĉefurbo de Suda Sulaveso.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo

plaĝo de la mara kaj marborda nacia parko Wakatobi