Sudorienta Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sudorienta Usono estas la orienta parto de Suda Usono, tio estas geografia regiono, sed la Usona Censoficejo ne havigas standardan difinon de iu "Sudorienta" regiono de Usono, kaj la organizoj kiuj bezonas subdividi Usonon estas liberaj difini iun "Sudorientan" regionon kongrue kun siaj necesoj. [1] Tamen, Georgio estas preskaŭ ĉiam inkludita, dum Teksaso preskaŭ neniam, kaj inkludo de aliaj ŝtatoj varias.

Tiuj estas la dek plej grandaj urboj de la Sudorienta Usono laŭ la populacio kalkulita de la Usona Censoficejo en 2006:[1].

Rank City State Population
1 Jacksonville Florido 794555
2 Memphis Tenesio 670902
3 Charlotte Norda Karolino 630478
4 Naŝvilo Tenesio 590,807
5 Louisville Kentukio 558,541
6 Atlanta Georgio 514,145
7 Virginia Beach Virginio 435619
8 Miami Florido 408991
9 Raleigh Norda Karolino 356321
10 Tampa Florido 332888

Tiu geografia koncepto ofte konfliktiĝas kun tiuj de Suda Usono kaj kun tiu de Orienta marbordo de Usono, ĉar fakte Sudorienta Usono estas la angulo de ambaŭ. Tamen plej ofte oni konsideras la koncepton de Sudorienta Usono pli proksime al tiu de Suda Usono, tio estas kiel parto de Suda Usono, dum la nocio de Orienta marbordo de Usono estas uzata prefere por la nordaj ŝtatoj, tio estas la Nordorienta Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Table 1: Annual Estimates of the Population for Incorporated Places Over 100,000, Ranked by July 1, 2006 Population: April 1, 2000 to July 1, 2006 (CSV). 2005 Population Estimates (2007-06-28). Alirita 2007-06-28.

Flago-de-Usono.svg Usono