Sudpolusa rabmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudpolusa rabmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Sterkorariedoj Stercorariidae
Genro: Stercorarius Stercorarius
Specio: Sudpolusa rabmevo Stercorarius maccormicki
Howard Saunders 1893
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sudpolusa rabmevo, Stercorarius maccormicki, estas granda birdo de la familio de rabmevoj, nome Sterkorariedoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio kaj la aliaj grandaj sudhemisferaj rabmevoj kunu kun la Granda rabmevo, estas foje lokataj en aparta genro Catharacta.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas en marbordoj de Antarkto. Ĝi estas migranta birdo, kiu vintras en la maro ĉefe en Pacifiko -kie ĉefe junuloj faras la tutan cirklon je la senco de la horloĝaj montriloj-, iome en Hindia Oceano aŭ suda Atlantiko, sed estas rara en norda Atlantiko. En la orienta Norda Atlantiko ĝi estas anstataŭata de la Granda rabmevo.

Aspekto

Tiu estas granda birdo el 51 ĝis 63 cm longa, kun enverguro de 130 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 1275 g la masklo kaj 1325 g la ino, ĝis 1500 g. Diferencigi tiun rabmevon el la nordhemisferaj Longvosta rabmevo, Stercorarius longicaudus, Parazita rabmevo, Arkta rabmevoArkta lestro, Stercorarius parasiticus, kaj Larĝvosta rabmevoPomarina rabmevo, Stercorarius pomarinus, estas relative facila. La grando, fortika barelforma brusto kaj blankaj centraj flugilpintoj de tiu ĉi specio estas diferencigaj eĉ distance. La flugo estas rekta kaj pova. Identigo de tiu rabmevo estas pli komplika kiam temas pri diferencigo disde la tre parenca Granda rabmevo de la Norda Atlantiko, kaj disde la aliaj grandaj sudhemisferaj rabmevoj.

Plenkreskuloj de Sudpolusa rabmevo estas grizbrunaj supre kaj havas blankecajn (hela formo) aŭ pajlbrunaj (intermeza formo) kapo kaj subaj partoj, kaj la kontrasto inter kapo kaj korpo igas ilin facile separeblaj disde aliaj similaj specioj per bona rigardo.

Junuloj kaj plenkreskuloj en malhela formo estas pli malfacile diferenceblaj el siaj parencoj, kaj nur per personaj aŭ relativaj kriterioj, kiel la pli malvarma bruna plumaro kaj la blua bekobazo. Krome tiu ĉi specio havas nigrajn krurojn kaj piedojn kaj paliĝas ĝenerale pro aĝo.

Identigaj problemoj okazas por ĉiu sudhemisfera rabmevo en la orienta Norda Atlantiko kie malmultaj vidoj de Sudpola rabmevo estis dokumentitaj en okcidenta Eŭropo. Similaj problemoj okazas kompreneble pro ekstralimigaj ĉeestoj de la Granda rabmevo.

Kutimoj

La Sudpolusa rabmevo manĝas ĉefe fiŝojn, kiujn ĝi ofte atingas per rabado el mevoj, ŝternoj kaj eĉ suloj. Ĝi povas ankaŭ rekte ataki kaj mortigi aliajn marbirdojn. Kiel la plej granda parto de rabmevoj, ĝi estas kleptoparazita la tutan jaron, montrante ne tiom grandan lertecon kaj pli da forto ol la etaj rabmevoj kiam ili atakadas siajn viktimojn. Dum reproduktado atakas la koloniojn de pingvenoj por manĝi ties idojn kaj ovojn.

Reproduktiĝo

Tiu ĉi specio maturiĝas sekse post la 5a jaro, pariĝas kaj nestiĝas dumvive en senneĝa loko de la Antarkto, proksime de kolonioj de pingvenoj. La ino demetas du ovojn en novembro aŭ decembro. Kiel aliaj rabmevoj ĝi superflugas la kapon de homo aŭ alia entrudulo kiu alproksimiĝus al ilia nesto. La gepatroj manĝigas la idojn; sed plej ofte nur unu ido pretervivas, ĉar la plej maljuna malhelpas la alian, kio okazas nur en tiu ĉi specio inter rabmevoj -eĉ inter marbirdoj- kaj pli ofte inter rabobirdoj aŭ ardeoj.

Alia

La Sudpolusa rabmevo, Stercorarius maccormicki, prenas la sciencan nomon de la enŝipa kirurgisto kaj eksploristo Robert McCormick, kiu kolektis la modelan ekzempleron.

En popola kulturo

  • En la filmo Happy Feet, la rolo de juna Imperiestro Pengvino Mumble estas atakata de kvar ekzempleroj de Sudpolusa rabmevo kiuj parolas kun itala akĉento, kio tute estas kontraŭa al la reala disvastiĝo de la specio.

Referencoj