Sueza Kanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sueza kanalo en la mapo

La Sueza Kanalo estas kanalo en Egiptio, kiu ligas la Mediteraneon (ĉe Port Said) kaj Ruĝan Maron (ĉe Suezo). En longo de 163 km ĝi transas 113 km larĝan Suezan Terkolon.

La kanalo permesas ŝipiradon inter Eŭropo kaj Azio sen ĉirkaŭnavigado de Afriko.

Ĝi estis konstruita inter 1859 kaj 1869 de Franca entrepreno gvidata de Ferdinand de Lesseps (1805 – 1894). La kanalo apartenis al la registaroj de Egiptio kaj Francio.

Oni taksas, ke 1,5 milionoj da egiptoj laboris ĉe la kanalo kaj ke 125.000 mortis, ĉefe pro ĥolero.

Pro ŝuldoj la egipta registaro vendis sian porcion al la brita registaro kaj britaj soldatoj komencis protekti la kanalon en 1882.

En 1955 la 99-jara kontrakto pri la kanalo finiĝis, kaj en 1956 Egiptio ekokupis kaj ŝtatigis la kanalon. Pro tio Britio, Francio kaj Israelo invadis (malsukcese) Egiption kaj UNO deklaris, ke la kanalo apartenas al Egiptio.

Post la 6-taga milito inter Israelo kaj Egiptio en 1967 la kanalo estis fermita kaj la fakta limo inter la du ŝtatoj. En 1973, dum la Milito de Jom Kippur, Egiptio rekonkeris la kanalon kaj la teritoriojn oriente de ĝi. Post la senarmeigo en la regiono en 1975, la kanalo estis remalfermita.

Mankas kluzoj en la kanalo, ĉar la niveloj de la du maroj estas la samaj kaj la tereno ne alta. La kanalo certigas la ŝipadon por 16-metra ŝipo-profundo. La kanalo mem profundas 24 m kaj larĝas 205 metrojn (2010).

La vojaĝo daŭras 11 ĝis 16 horojn. Ŝipoj bezonas lokan piloton, ĉar la navigado estas malfacila.

La kanalo estis inaŭgurita la 16-an de novembro 1869 per opero Rigoletto de Giuseppe Verdi, kiu mem ĝin direktis. Inter la gastoj estis Émile Zola, Théophile Gautier, Henrik Ibsen, aŭstria imperiestro Francisko Jozefo, la konstruisto de la kanalo Ferdinand de Lesseps, arkeologoj Auguste Mariette kaj Heinrich Brugsch kaj aliaj famuloj.

Ŝablono:LigoLeginda