Suffolk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por aliaj uzoj de sufoko vidu artikolon Sufoko (serpentoj)


Geografio > Eŭropo > Anglio > Angla regiono > Angla provinco > Suffolk


Suffolk

Suffolk, marborda angla provinco apud la Norda Maro en orienta Anglio. La najbaraj provincoj estas Norfolk, Cambridgeshire kaj Essex.

Ĉefurbo: Ipswich. Aliaj gravaj urboj: Lowestoft, Bury St Edmunds, Felixstowe (la plej granda kontenera haveno de Eŭropo), Newmarket (grava centro de ĉeval-kuro), kaj Aldeburgh kie okazas ĉiujare grava festivalo de klasika muziko. Logaxantaro (2006): ĉ.702,000. Areo: 3801 km2 Industrioj: agrikulturo, turismo, nutraĵ-industrio.

Kun la apudaj provincoj de Norfolk, Cambridgeshire kaj parto de Essex la regiono estas konata kiel East Anglia – tio estas pure geografia afero kaj ne rilatas al administrado.

La provinco estas plejparte malalta, kaj partoj de la marbordo suferis pro erozio fare de la Norda Maro. La plej alta loko de la provinco altas nur je 128 metroj. En la nordo de Suffolk kaj la sudo de Norfolk situas regiono konata kiel la "Broads", kiu enhavas marĉojn, lagojn kaj riverojn.

En la okcidentaj partoj de Suffolk eltroviĝs gravaj arkeologiaj restaĵoj de la bronza epoko, inkl. armiloj kaj tumuloj. La anglo-saksoj okupis la provincon dum la 5-a jarcento, kaj ties nomo devenas de la anglo-saksa "Suthfolc", t.e. "suda popolo". Proksime al Woodbridge estas Sutton Hoo, la loko de 7-a-jarcenta anglosaksa (kun)ŝipa entombigo.