Sufloro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suflorejo en liberaera scenejo

Sufloro estas persono en teatro kiu flustre kunlegas la tekston por signali rol-komencon de aktoroj aŭ por faciligi memor-problemojn rilate al la teksto. La suflorejo situas en la scenejo.

Tele-sufloro (Prompter, Teleprompter, Autocue™) estas teknika helpilo uzata kutime ĉe televido-produkto (ekzemple dum novaĵ-prezentado), pli malofte ĉe film-produktado aŭ referaĵo. La rigardantaro havu la impreson de libera parolado. Kutime ekrano estas muntita sub la filmila objektivo kiu montras la tekston, per parte tralasa spegulo antaŭ la objektivo la parolanto povas legi la skribaĵon kun ĉiama okul-kontakto kun la kamerao.