Sufoka preno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
prezento fare de maldivaj soldatoj

La sufoka preno aŭ strangola preno estas tekniko, kiu helpas igi malbatal-kapabla la malamikon aŭ trudi lin/ŝin kapitulaci pro malebligo de la spirado (tiel de oksigena prizorgo de la cerbo). La sufokaj teknikoj estas uzataj en diversaj luktoartoj, luktosportoj, batalartoj.

La du ĉefaj tipoj uzas blokadon de la aertuboj aŭ de la sangofluo (la arterioj), sed povas kombini ambaŭ.